Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.
Ne estas facile eduki filon. Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.
La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.
Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.
Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo. Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.
Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.
"Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj," li diris per voĉo de senvalora subulo.
"Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi," diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.
"Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula."
"Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis. Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon."
La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.
Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco. Plej ĝentile li salutis ŝin. Ŝi reciproke salutis plej afable.
"Ho, Mastro Pikar! Ĉu vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon."
Ŝi kondukis lin al sidĉambro.
"Bonvolu sidiĝi. Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos."
Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.
"Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron."
Mastro Pikar ridetis. Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.
Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto. Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon. Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al ŝi.
"Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron. Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne? Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta? Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas."
"Sendube, sendube," trankvile respondis la lignaĵisto.
Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.
"Kiel eblas?" ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.
"De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun... tiun... nu, mi ne povas kompreni," ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.
"Nu, kio okazas, estimata fraŭlino? Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita."
"Hontinde, hontinde!" ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj.
"Neniam mi legis ion simile malkonvenan."
"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas."
"Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fiaĵo! Tio igas min... Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro... Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron. Mi apenaŭ povas spiri."
"Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo. Tio efikos refortige."