Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris. Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.
"Foriru, foriru," ŝi ordonis akravoĉe. "Neniam plu mi mendos ion ĉe vi. Mi..."
Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.
"Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi."
Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.
Ŝi rigardis Mastron Pikar. Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:
"Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas."
"Legu mem," ŝi diris. "Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?"
"Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj..."
"Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. lomete. Car ĝis la fino mi verŝajne ne povos."
"Bonvolu."
"Jen. 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj' ('Guldeno' estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).
Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.
"25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko."
"Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar." Ŝi laŭtigis sian voĉon. "Estas skribite: 'Gudula estas stultulino: 25 guldenoj'."
"Ĉu vere?" Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.
En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.
"Atendu la sekvon. Mi plu legas: 'lito por ŝia amanto: 25 guldenoj'."
"Kion?"
" 'Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; 'Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; 'Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; 'Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj'."
"Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?"
Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.
F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.
"Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas."
Li trinkis senpense.
"Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?" Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.
"Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?" ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.
Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.
"Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terara puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min."
Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.
Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.
Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen...
Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.
"Helpu min!" li alvokis Janĉjon. "Policanoj postkuras min." Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).