La aero endome estis varma kaj odoris je mumintrolo, kaj la lustro tintis rekone kiam li preteriris sur la planko. Mumintrolo ŝovis sian matracon suben kaj metis ĝin apud la liton de lia patrino. Ŝi iom suspiris endorme kaj murmuris ion kion li ne komprenis. Poste ŝi ridis pri io kaj ruliĝis pli proksimen al la muro.
Mi ne plu apartenas ĉi tien, pensis Mumintrolo. Nek tien. Mi ne scias kio estas veka kaj kio sonĝata. Kaj poste li endormiĝis en momento kaj la someraj siringoj kovris lin per sia amika, verda ombro.
Eta Mim ĉagrenite kuŝis en sia difektita dormsako. Vespere komencis blovi, kaj la vento direktiĝis rekte en la groton. La malseka kartonskatolo disfendiĝis en tri lokoj kaj la remburaĵo de la dormsako konfuze flugadis de angulo al angulo en la groto.
Hej, aĝa fratino, vokis eta Mim batante la dorson de la mimlino. Sed la mimlino plu dormis, ŝi eĉ ne moviĝis.
Nun mi koleriĝas, diris eta Mim. Ĝuste kiam fratino unufoje kiel escepto povus utili.
Ŝi piedbate forigis la dormsakon. Poste ŝi rampis ĝis la enirejo de la groto kaj rigardis eksteren en la nigran mallumon kun certa plezuro.
Nun ni vidu, murmuris eta Mim decideme kaj glitis suben de la monto.
Ĉi-ekstere estis pli dezerte ol ĉe la fino de l’ mondo – se iu entute iam atingis tiel foren. Je mallaŭta flustro la neĝo balais la glacion kiel grandaj grizaj ventumiloj. La strando malaperis en mallumo, ĉar la luno jam subiris.
Jen ni ekiras, diris eta Mim kaj etendis la jupojn en la severa vento el norde. Ŝi komencis gliti inter la neĝmakuloj, eksteren-internen, disigis la krurojn kaj konservis la sekuran ekvilibron al kiu oni kutimas se oni estas Mim.
La kandelo en la bandometo jam antaŭlonge finbrulis kiam eta Mim preterglitis. Ŝi vidis nur la pintan tegmenton siluete kontraŭ la nokta ĉielo. Sed ŝi ne pensis: jen nia malnova bandomo. Ŝi flaris la akran kaj danĝeran odoron de vintro kaj haltis ĉeborde por aŭskulti. La lupoj ululis meze de Soleca Montaro, ege malproksime.
Nun estos serioze, murmuris eta Mim rikanante en soleco en la mallumo. Ŝia nazo diris al ŝi ke jen proksimume iras la vojo al Muminvalo kaj la domo kie troviĝas varmaj kovriloj kaj eble eĉ nova dormsako. Ŝi kuris trans la strandon kaj inter la arbojn laŭ rekta linio.
Ŝi estis tiel malgranda ke ŝiaj piedoj ne lasis spurojn en la neĝo.
TRIA ĈAPITRO
Nun denove ĉiuj horloĝoj funkciis. Mumintrolo streĉis ĉiun horloĝon en la tuta domo por senti sin malpli sola. Ĉar la tempo ĉiuokaze perdiĝis li altempigis ilin je malsamaj horoj – eble iu el ili estis la ĝusta.
Ili de temp’ al tempo batis, kelkfoje la vekhorloĝo sonoris kaj tio konsolis lin. Sed li ne povis forgesi la teruran aferon – ke la suno ne plu leviĝis. Tio efektive estas vera; mateno post mateno heliĝis en ia griza krepusko kaj iom post iom transiĝis en la longan vintronokton – sed la suno neniam montris sin. Ĝi estis perdita tutsimple, eble ĝi ruliĝis for en la universon. Komence Mumintrolo rifuzis kredi tion. Li longe atendis.
Ĉiutage li iris ĝis la marbordo kaj sidiĝis por atendi kun la nazo turnita orienten. Sed nenio okazis. Tiam li iris hejmen kaj fermis la tegmentan lukon post si kaj ekbruligis longan vicon da kandeloj sur la kornico de la kahelforno. Tiu kiu loĝis sub la lavtablo ankoraŭ ne elvenis por manĝi sed kredeble vivis tre sekretan kaj gravan vivon en soleco.
La morho vagadis fore sur la glacio dum tute propra cerbumado kiun neniu iam ekscios, kaj en la vestoŝranko de la bandometo kaŝiĝis danĝero malantaŭ la banmanteloj. Kion fari pri tia afero?
Tiaj aferoj ekzistas, oni ne scias kial, kaj oni restas senpove ekstera.
Mumintrolo trovis grandan skatolon da koloraj bildoj en la subtegmentejo kaj profundiĝis en sopiran admiron al ilia somera beleco. Estis floroj kaj sunleviĝoj kaj ĉaretoj kun buntaj radoj, brilaj kaj pacaj bildoj kiuj memorigis al li la mondon perditan.
Unue li dismetis ilin sur la salona planko. Poste li ekhavis la ideon alglui ilin sur la murojn. Li gluis malrapide kaj zorge por ke tio daŭru longe, kaj la plej belajn li metis super sia dormanta patrino.
Mumintrolo jam gluis ĝis la spegulo kiam li rimarkis, ke la granda arĝenta pleto estas for. Ĝi ĉiam pendadis dekstre de la spegulo per rubando kun ruĝa kruckudra brodaĵo, kaj nun restis nur la rubando kaj pli malhela ovalaĵo sur la tapeto.
Li ege incitiĝis, sciante ke la patrino amas tiun pleton. Ĝi estis heredaĵo kiun oni neniam rajtis uzi, kaj ĝi estis la sola aĵo kiun oni brilpoluris por Somermezo.
Mumintrolo afliktite rondiris en la domo serĉante. La pleto ne restis. Sed li rimarkis ke ankaŭ amaso da aliaj aferoj mankas, kusenoj kaj kovriloj, faruno kaj sukero kaj kaseroloj. Eĉ la kafokruĉa ĉapo kun brodita rozo.
Mumintrolo akceptis tion tre malbone, ĉar ŝajnis al li ke li respondecas pri la dormanta familio. Unue li suspektis tiun, kiu loĝis sub la lavtablo. Li pensis pri la morho kaj tio kio troviĝis en la vestoŝranko de la bandomo. Efektive povus esti ĉiu ajn, ĉar la vintro estis plena de strangaj estaĵoj kiuj agis malklare kaj kaprice.