Estu trankvila, diris eta Mim. Mi certe venos endomen kiam mi sentos pinĉadon al la piedfingroj. Kaj oni ĉiam povas meti iom da pajlo super la mimlino. Kaj jen Mim direktis la arĝentan pleton pluen sur la glacion.
Tu-tiki pluiris kontraŭ la valon. Survoje ŝi renkontis la belvostan sciuron. Ĉi-vespere vi restu endome, ĉar nun venos la granda frosto, diris Tu-tiki.
Jes ja, diris la sciuro. Ĉu vi eble vidis arbokonuson kiun mi verŝajne mislokis ie proksime de ĉi tie?
Ne, diris Tu-tiki. Sed nun promesu ne forgesi kion mi diris. Restu endome kiam krepuskiĝos. Tio estas grava.
La sciuro distrite kapjesis.
Tu-tiki pluiris al la mumindomo kaj grimpis supren laŭ la ŝnura ŝtupetaro. Ŝi malfermis la tegmentan lukon kaj vokis Mumintrolon.
Li okupiĝis ripari la banŝortojn de la familio per ruĝa kotona fadeno.
Mi volis nur rakonti, ke nun venos la granda frosto, diris Tu-tiki.
Eĉ pli granda? demandis Mumintrolo. Kiel grandaj troviĝas?
Ĉi tiu estas la plej danĝera, respondis Tu-tiki. Ŝi venos en la krepusko, kiam la ĉielo verdiĝos, rekte el la maro.
Ĉu ĝi estas ino? demandis Mumintrolo.
Jes, kaj tre bela, diris Tu-tiki. Sed se vi rigardus rekte en ŝian vizaĝon, vi glaciiĝus. Vi iĝus precize kiel krakpano, tiel ke iu ajn povus rompi vin en pecetojn. Tial vi restu endome ĉi-vespere.
Poste Tu-tiki reelrampis sur la tegmenton.
Mumintrolo iris en la kelon kaj plenigis la hejtfornon. Li sternis tapiŝojn sur la dormantan familion.
Poste li streĉis ĉiujn horloĝojn kaj forlasis la domon. Ĉar li sentis ke li deziras akompanon kiam alvenos la glacia sinjorino.
Kiam Mumintrolo atingis la bandometon, la ĉielo estis pli pala kaj komencis verdiĝi. La vento endormiĝis, kaj la mortaj kanoj staris senmove ĉe la glacia rando.
Li aŭskultis kaj trovis ke la kvieto mem havas tonon tre malaltan, sonoran. Eble tio estis la glacio kiu frostiĝis eĉ pli profunden en la maron.
La bandomo estis varma, kaj surtable staris la blua tekruĉo de Muminpanjo.
Li sidiĝis sur la ĝardena seĝo kaj demandis: Kiam ŝi venos?
Baldaŭ, diris Tu-tiki. Sed ne necesas zorgi.
Mi ne zorgas pri la glacia sinjorino, diris Mumintrolo. Mi zorgas pri
Tu-tiki frotis al si la nazon cerbumante. Vidu, troviĝas tiom da aferoj kiuj ne trovas spacon en la somero kaj aŭtuno kaj printempo, ŝi diris. Ĉio iomete timema kaj iomete mirinda. Kelkaj specoj de noktaj bestoj kiuj konvenas nenie kaj pri kiuj neniu kredas. Ili restas for dum la tuta jaro. Kaj poste, kiam ĉio estas kvieta kaj blanka kaj la noktoj longiĝas kaj ĉiuj vintrodormas – tiam ili aperas.
Ĉu vi konas ilin? demandis Mumintrolo.
Kelkajn, respondis Tu-tiki. Ekzemple tiun kiu loĝas sub la lavtablo mi konas bonege. Sed mi pensas ke li preferas vivi sekrete, do mi ne povas prezenti vin unu al la alia.
Mumintrolo piedbatis piedon de la tablo suspirante. Bone, bone, li diris. Sed
Kaj kiel do eblas scii, kiu estas la vera, diris Tu-tiki kun la nazo kontraŭ la fenestrovitro. Jen ŝi venas.
Eta Mim ŝovmalfermis la pordon kaj ĵetis la arĝentan pleton surplanken kun klaktintado.
La velo estas en ordo, ŝi diris. Sed kion mi nun bezonas, tio estas mufo. La ovovarmigilo de via patrino neniam iĝos mufo, kiom ajn mi distondas ĝin. Kiel ĝi nun aspektas, oni eĉ ne emus donaci ĝin al evakuita sciuro.*
* Evakuita sciuro estas sciuro kiun oni kontraŭvole translokis de ĝia hejmo kaj kiu eĉ ne havis tempon kunporti dentobroson.
Mi vidas tion, diris Mumintrolo kaj malgaje rigardis la ovovarmigilon.
Eta Mim ĵetis ĝin surplanken, kaj nevidebla soriko senprokraste forigis ĝin en la kamenon.
Nu, ĉu ŝi baldaŭ venos? demandis eta Mim.
Mi pensas ke jes, diris Tu-tiki seriozmiene. Elvenu por rigardi.
Ili eliris sur la banponteton kaj flaris al la maro. La vespera ĉielo estis tute verda, kaj la tuta mondo ŝajnis farita el maldika vitro. Regis absoluta silento, kaj delikate desegnitaj steloj ĉie trabrilis spegulante sin al la glacio. Estis terure malvarme.
Jes, ŝi venos, diris Tu-tiki. Nun ni iru endomen.
La sorikoj ĉesis ludi subtable.
Fore surglacie la glacia sinjorino alpaŝis. Ŝi estis blanka kiel stearino, sed se oni rigardis ŝin tra la dekstra fenestrovitro ŝi ruĝiĝis, kaj vidata tra la maldekstra ŝi estis helverda.
Subite Mumintrolo sentis la vitron tiel malvarmiĝi ke doloris al li, kaj li timante retiris la nazon.
Ili sidiĝis atendante apud la kameno.
Ne rigardu tien, diris Tu-tiki.
Hej, jen iu rampas en miajn brakojn, ekkriis eta Mim surprizite kaj gapis suben al sia malplena jupo.
Miaj sorikoj timas, diris Tu-tiki. Sidu senmova, ili baldaŭ foriros.