Nun la glacia sinjorino preteriris la bandometon. Eble ŝi ĵetis rigardon tra la fenestro, ĉar frosta aerfluo trairis la ĉambron kaj paligis la ruĝan feran kamenon. Poste tio jam pasis. La nevideblaj sorikoj embarasite saltis el la brakoj de eta Mim, kaj ĉiuj kuris ĝis la fenestro por rigardi.
La glacia sinjorino staris ĉe la rando de la kanoj kun la dorso al ili. Ŝi klinis sin suben al la neĝo.
Estas la sciuro, diris Tu-tiki. Li forgesis resti endome.
La glacia sinjorino klinis sian belan vizaĝon super la sciuro kaj distrite gratis lin malantaŭ la orelo. Li gapis ravite al ŝi, rekte en ŝiajn malvarmajn bluajn okulojn. La glacia sinjorino ridetis kaj plupaŝis.
Sed sur ŝiaj piedsignoj kuŝis la malsaĝa sciuro rigida kaj senmova kun ĉiuj siaj piedetoj supren.
Nun okazis malbone, diris Tu-tiki severe tirante la ĉapon suben sur la oreloj. Ŝi malfermis la pordon, kaj blanka neĝo kiel fumo bloviĝis en la bandomon. Post momento ŝi revene enŝteliĝis tra la porda fendo kaj metis la sciuron surtablen.
La nevideblaj sorikoj alkuris kun varmega akvo kaj volvis la sciuron en varman viŝtukon. Sed liaj piedetoj same malĝoje kaj rigide elstaris, kaj eĉ ne unu sola el liaj lipharoj moviĝis.
Li estas tute morta, diris eta Mim aferece.
Tamen li ekvidis ion belan antaŭ ol morti, diris Mumintrolo kun tremanta voĉo.
Nu bone, diris eta Mim. Ĉiuokaze li nun jam forgesis ĉion. Kaj mi intencas fari beletan mufon el lia vosto.
Vi ne povas! ekkriis Mumintrolo afliktite. Li devas kunporti la voston en la tombon. Ĉar ni
Hm, diris Tu-tiki. Oni ne vere scias, ĉu la vosto iel utilas al iu kiu jam mortis.
Mi petas, diris Mumintrolo. Ne ripetu senĉese ke li mortis. Estas tiel terure.
Kiam oni jam mortis, oni mortis, diris Tu-tiki amike. Tiu sciuro iam iĝos tero. Kaj ankoraŭ poste kreskos arboj el li kie novaj sciuroj saltados. Ĉu vi do trovas tion malĝojiga?*
* Se la leganto ekploras, rapide rigardu
Eble ne, diris Mumintrolo kaj blovis la nazon. Sed ĉiuokaze ni entombigos lin morgaŭ, kaj tio estos kun plena vosto kaj tre bela kaj zorga entombigo.
En la sekva tago la bandometo estis tre malvarma. La fajro ankoraŭ brulis enkamene, sed oni vidis ke la nevideblaj sorikoj estas lacaj. La kafokruĉo kiun Mumintrolo alportis de hejme havis maldikan glacitavolon sub la kovrilo.
Mumintrolo cetere rifuzis trinki kafon, pro respekto al la morta sciuro. Nun vi devas doni al mi mian banmantelon, li diris solene. Ĉar Panjo diris, ke oni ĉiam frostas en entombigoj.
Turnu vin for kaj kalkulu ĝis dek, diris Tu-tiki.
Mumintrolo turnis sin alfenestre kaj kalkulis. Kiam li atingis ĝis ok Tu-tiki fermis la pordon de la vestoŝranko kaj donis al li lian bluan banmantelon.
Imagu ke vi memoris ke la mia estas blua, diris Mumintrolo ĝoje. Li tuj enpoŝigis la manojn sed ne trovis sunokulvitrojn.
Anstataŭe kuŝis tie iom da sablo kaj globforma blanka ŝtoneto.
Li fermis la manon ĉirkaŭ la ŝtono. Ĝi konservis la tutan someron en sia rondeco, preskaŭ ŝajnis al li ke ĝi ankoraŭ estas varma pro sunbrilo.
Nun vi aspektas kvazaŭ vi venus al malĝusta festeno, diris eta Mim.
Mumintrolo ne rigardis ŝin.
Ĉu vi venos al la entombigo aŭ ne, li digne demandis.
Kompreneble ni venos, diris Tu-tiki. Li estis bona sciuro, en sia maniero.
Precipe la vosto, diris eta Mim.
Ili pakis la sciuron en malnovan banĉapon kaj ekiris en la akran malvarmon.
La neĝo knaris sub iliaj piedoj, kaj la spirado elstaris kiel blankaj fumoj el la buŝo. La nazo tiel rigidiĝis ke eĉ ne eblis sulki ĝin.
Jen severa sperto, ĉu ne, diris eta Mim feliĉe kaj saltetis supren laŭ la frostigita strando.
Ĉu vi ne povas marŝi iom pli malrapide, petis Mumintrolo. Ĉi tio tamen
Li devis spiri per tre, tre mallongaj tiroj por ne estis superita de la glacia aero.
Mi neniam antaŭe sciis ke vi havas brovojn, diris eta Mim interesite. Nun ili blankiĝis, kaj vi aspektas pli konfuzita ol iam ajn.
Tio estas prujno, diris Tu-tiki severe. Kaj nun vi silentu, ĉar nek vi nek mi scias ion pri entombigoj.
Mumintrolo ekĝojis. Li portis la sciuron ĝis la domo kaj metis ĝin antaŭ la neĝan ĉevalon.
Poste li grimpis supren laŭ la ŝnura ŝtupareto kaj suben en la varman, dormantan salonon.
Li traserĉis ĉiujn komodajn tirkestojn. Li renversis ĉion, sed li ne trovis kion li serĉis.
Tiam li iris ĝis la lito de la patrino kaj flustris demandon en ŝian orelon. Ŝi suspiris kaj ruliĝis unu turnon. Mumintrolo refoje flustris.
Tiam la patrino respondis endorme, el profunde de sia virina kompreno pri ĉio kio konservas la tradicion: Funebraj rubandoj... troviĝas en mia vestejo... plej alte... dekstre... Poste ŝi resinkis en sian vintrodormon.
Sed Mumintrolo eligis la ŝtupetaron el sub la ŝtuparo kaj grimpis ĝis la plej alta breto en la vestejo.