Читаем Vivo de Zamenhof полностью

Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.

Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.

Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l' financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.

Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo [9] kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: "Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin."

Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14. de julio [10] li allasis la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.

"Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj… mi transiris Rubikonon."

En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: Ho, mia kor'! Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'! Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo Patro nia, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo". La tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto".

Перейти на страницу:

Похожие книги

100 мифов о Берии. От славы к проклятиям, 1941-1953 гг.
100 мифов о Берии. От славы к проклятиям, 1941-1953 гг.

Само имя — БЕРИЯ — до сих пор воспринимается в общественном сознании России как особый символ-синоним жестокого, кровавого монстра, только и способного что на самые злодейские преступления. Все убеждены в том, что это был только кровавый палач и злобный интриган, нанесший колоссальный ущерб СССР. Но так ли это? Насколько обоснованна такая, фактически монопольно господствующая в общественном сознании точка зрения? Как сложился столь негативный образ человека, который всю свою сознательную жизнь посвятил созданию и укреплению СССР, результатами деятельности которого Россия пользуется до сих пор?Ответы на эти и многие другие вопросы, связанные с жизнью и деятельностью Лаврентия Павловича Берии, читатели найдут в состоящем из двух книг новом проекте известного историка Арсена Мартиросяна — «100 мифов о Берии»Первая книга проекта «Вдохновитель репрессий или талантливый организатор? 1917–1941 гг.» была посвящена довоенному периоду. Настоящая книга является второй в упомянутом проекте и охватывает период жизни и деятельности Л.П, Берия с 22.06.1941 г. по 26.06.1953 г.

Арсен Беникович Мартиросян

Политика / Образование и наука / Документальное / Биографии и Мемуары