Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin forigi per plibona.
Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.
Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe "fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.
Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".
Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.
Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo.
Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.
Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:
MIA PENSO
Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero
Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —
Mia vundo refrapita min doloras resangante.
"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!
Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!
Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.
Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.