Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for. La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis transloĝi al Grodno.
Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo. Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter si.
Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. "Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legadi en la lingvo… Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo." (
Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en
Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro saman jaron eliris
Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon de l' patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia.
Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn — kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera bonfaranto.
Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for el ĉia lukso.[13]
Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon.