Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

Kiu ne malĝojos post la morto de bona amiko?

Malĝojigi.

Fari iun malĝoja:

La maldiligenteco de la filo malĝojigas la gepatrojn.

Komparu:

Gaja.

Ĝui.

Havi plezuron de io:

ĝui freŝan aeron, ĝui la vivon.

Ĝuo.

Sento de tiu, kiu ĝuas.

Ĝuamo.

Amo de ĝuoj, inklino al ĝuoj.

Ĝusta.

Konforma al la leĝoj, reguloj, scienco, celoj:

ĝusta esprimo, ĝusta procedo, ĝusta ago.

Ĝusteco.

Eco de tio, kio estas ĝusta.

Ĝustatempe.

En ĝusta tempo. Komparu:

Justa, prava.

Halebardo.

Lanco kun hakilo.

Halti.

Ĉesi iri, ĉesi paroli, ĉesi agi: Post dekhora marŝo la regimento haltis. Dum la dormo la funkcioj de l' organismo ne haltas. La oratoro haltis, interrompita de granda bruo.

Halto.

Ago, stato de tio, kio haltis.

Senhalta.

Kiu ne haltas: Dum la tria kongreso oni aranĝis senhaltan veturadon tra Londono.

Haltigi.

Kaŭzi halton; malhelpi iri, paroli, agi: haltigi preterpasanton; haltigi parolanton.

Haltigilo.

{nun: bremso}. Aparato por haltigi veturilojn.

Haltero.

Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj aŭ lignaj globoj kunigitaj per mallonga tenilo.

Halucinacio.

Sintrompo, konsistanta en vidado aŭ aŭdado de neekzitantaj objektoj:

Halucinaciojn havas nur februloj kaj psike malsanaj.

Hamako.

Ŝnura reto aŭ tola tuko, pendigata horizontale, uzata kiel lito.

Hamstro

(Zool.). Besto el la familio de l' musoj (Cricetus frumentarius).

Hanzo.

{nun: hanso} Potenca komerca asocio de kelkdeko da urboj en la mezaj jarcentoj.

Haro.

Fadenforma elasta elkreskaĵo de la besta kaj homa korpo, pli aŭ malpli dense kovranta kelkajn ĝiajn partojn:

blondaj, grizaj haroj.

Harligo.

Kunplektitaj kapharoj de l' virino:

La virinoj portas la harojn ordinare en unu aŭ du harligoj.

Senhara.

Ne havanta harojn; perdinta harojn:

Senhara, kiel la genuo.

Senharaĵo.

Parto de la kapo, perdinta la harojn:

brili, kiel senharaĵo.

Senharulo.

Homo, perdinta kapharojn.

Senhariĝi.

Perdi la kapharojn:

La viroj senhariĝas pli ofte, ol la virinoj.

Kolhararo.

Longaj haroj, pendantaj de la kolo de bestoj:

La leonino ne posedas kolhararon.

Lipharoj.

Haroj sur la supra lipo de l' viroj.

Vangharoj.

Haroj sur la vangoj de l' viroj.

Okulharoj.

Haroj, elkreskantaj el la rando de l' palpebro.

Hardi.

-

1.

Fari la feron pli fortika, brul- varmigante ĝin kaj poste malvarmigante en akvo.

- 2.

Fari iun nesentema por moralaj aŭ fizikaj kontraŭaĵoj; fortigi la karakteron:

hardita per bataloj, per malfeliĉoj.

Haremo.

Aparta loĝejo por virinoj ĉe la mahometanoj.

Haringo

(Zool.). Mara ostfiŝo (Clupea harengus).

Harmonio.

-

1.

Agrabla por la orelo sin- sekvo de tonoj:

muzika harmonio.

-

2.

Konformeco de la partoj de tuto:

harmonio de l' universo.

-

3.

Paco, interkonsento:

En nia societo regas plena harmonio.

Harmonie.

En harmonia maniero.

Harmonia.

Karakterizata de harmonio.

Harmoniko.

Muzika instrumento kun blovilo, movata per la dekstra mano, kaj kun klavaro, ludata per la maldekstra.

Harmoniumo.

Muzika instrumento kun blovilo, klavoj kaj pedaloj, imitanta la sonojn de l' orgeno.

Harpo.

Triangula muzika instrumento, staranta sur unu piedo, kun kordoj de malsama longeco, kiujn oni pinĉas per la fingroj de ambaŭ manoj.

Harpisto.

Harpa ludisto.

Harpuno.

Sagforma lanco kun longa ŝnuro por la fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, balenoj.

Haŭbizo.

Granda mallonga kanono.

Haŭto.

Membrano, kovranta la korpon de l' homo kaj de multaj bestoj.

Senhaŭtigi.

Forigi de io la haŭton:

senhaŭtigi angilon.

Havi.

Longedaŭre teni en sia dispono, en si objekton materian aŭ nematerian, senton, econ: havi domon, havi konfidon, havi kapdoloron, havi tridek jarojn.

Havo.

Tio, kion oni havas, propraĵo: Ju pli da havo, des pli da amikoj.

Enhavi.

Havi en si: La tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de Ŝekspir. La preĝejo povas enhavi mil personojn.

Enhavo.

Objektoj enhavataj: enhavo de libro. Komparu:

Posedi.

Haveno.

Golfeto de rivero aŭ de maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, ĵetinte ankron.

Hazardo.

-

1.

Ludo, kies rezultato depen- das de okazo, de feliĉo, kaj ne de la lerteco de l' partoprenantoj kaj kies ĉefa celo estas gajni monon:

ruleto.

-

2.

Okazo, sen- dependa de niaj penoj, de nia volo:

Hazardo estas malbona gardo.

Hazarda.

Bazita sur hazardo:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука