B. Pavlov. Helpi povas komputilo
(Estas konate, ke elektronaj komputiloj pleje efektivas, kiam sur ilia bazo estas kreataj automatigitaj direkt-sistemoj. La projektado de ADS (automataj direkt-sistemoj) postulas grandan laboron de centoj da specialistoj, por krei ^gin necesas diversspecaj aran^goj, realigantaj akumulon, translacion de informa^joj kaj klara ilia demonstro. La plena valoro de tiu helpa ekipo multe superas la koston de la komputilo mem, sed produktado de tiu ekipo dume postrestas kompare kun produktado de komputiloj.
Certe, pensi pri la kreo de ADS necesas, ^car ^guste tiu vojo estas la ^cefstrato de scienc-teknika progreso. Kune kun tio oni ne povas allasi, ke la havata parko de komputiloj senfunkcie atendu ^gis kiam aperos ^ciuj kondi^coj por kreo de ADS. Ajna organiza^jo, akirinta komput-teknikon, havas problemojn, al kies solvo jam nun povas esence kontribui la «intelektaj» ma^sinoj.