En la arbaro ekflugis amase betulaj folioj, portataj de malvarmaj matenaj ventoj. Kvazaŭ flava papiliaro ekfontis nube el arbara densejo la folioj kaj superŝutis interarban herbejon, ekpalpitis preter la fenestroj de la gardistejo, vringiĝis en vermojn sur la peroneto. Ekbruis betularo per flavaj folifaloj kaj estis ŝutiĝanta dum la tuta tago per elĉerpanta sin ora strio. Abiaro verde sombris flank-ĉe-flanko kun freŝa nne seniliĝanta aŭtuna konifero. Nur la pintoj de pingloj oriĝis kaj falis sur la koniferon flavebrunaj fandoblokoj de strobiloj. Traflugis blankaj nuboj de cignoj. Traflugis longakruraj longakolaj gruoj. Kaj la ĉielo dezertiĝis kiel vaka domo.
La vitriĝintan ĉielon apogis arbaro kiu kraketis kontraŭ vitroj per tagoj serenaj, kiel roja akvo. Satsereninte, satfridinte ĉesis ŝviti ĉirkaŭe la ĉielo. Super la interarba herbejo haltis larĝfunelaj heliko-trumpetoj kaj kornoj de nuboj, renversiĝis, ekbaskulis, aspergis kaj ekfluis teren maldika spagaro.
Третий отрывок.
Березовые бульвары зеленели шелковыми кронами. Солнце золотыми прожекторами раздвигало пустоту крон и лежало поперек крепко укатанных желтых бульварных каналов. На скамейках сидели в белых чепцах няни. Около них копались в песке беленькие детишки. Везли детишек в колясках на пышных кружевных подушках. Стояла коляска с поднятым желтым верхом над сонным гуляльщиком. Брел по бульвару нищий старик с суковатой палкой, с лысиной, как второе померкшее солнце. По дороге припорашивала пыль из-под лошадиных копыт; расседалась с фуканьем под колесами, пылила редких прохожих, летала серым дымом над бульваром, заросшим осокой прудом.
Betulaj bulvardoj verdis per silkaj arbokronoj. La suno dismovis per oraj lumĵetiloj vakon de la kronoj kaj kuŝis transverse de firme rulramitaj flavaj bulvardaj kanaloj. Sur benkoj sidis blankkufaj vartistinoj. Apud ili krablis en sablo blankaj infanetoj. Estis veturigataj en ĉaretoj beboj sur puntaj pufaj kusenoj. Unu ĉareto staris kun levita flava kapuĉo super dormanta promenulo. Laŭ la bulvardo sin trenis maljuna almozulo kun bastono plena de tuberoj. Lia kalva kapo estis kvazaŭ la dua estingiĝinta suno. Laŭ vojo ŝprucis polvo el-sub ĉevalaj hufoj; dissaltis kun «fuk»-sonoj sub radoj, priŝutis rarajn preterpasantojn, ŝvebis grizafume super la bulvardo kaj lageto kun densa kareksaro.
Четвертый отрывок.