Li malaperis en la enirejo kaj post unu minuto revenis, portante emajlitan ladkruĉon kun kvaso.
— Prenu do, jen fridiĝu. — Kaj li verŝis en ampleksan glazuritan kruĉon ŝaŭmantan fluidaĵon. — Trinku, trinku, amiketo, ĝis vi ekvaporos. Violenta kvaseto, kun kreno, rosino kaj seka pometo.
Mi eltrinkis du kruĉojn, kaj miaj kruroj malfirmiĝis, dum la sangon eniris gajo.
— Ebriiga, diablo, sed ne kvaso. Ve al via ĉampano, ne rivalas — ja simpla akveto! Mia kvas' kontraŭ ajna malsano frakas'. Mi mem ĝin produktas. Nigra sekala panŝelo estas bazo de ĉio. Kaj ankoraŭ la bareleto kverka, ava, cent jarojn aĝa, ne malpli. Mi ŝatas aŭskulti, kiel grumblas la kvaso ĉe la forno subbenke; kalcitras piedete, frapas vandon, deklaras, ke maturiĝas, postulas ellason eksteren. Kaj mi respondas al ĝi: ne, karulo, sidu ankoraŭ iome, bleku tagon-alian. Poste ni rigardos vian muzelon! Kaj mi premas ĝin per la kovrilo plej dense. Sed venis tempo — mi ĝin ellasas. Nu, kuru nun, verŝu vin, bruu, faligu maljunajn, foligu junajn. Aspergu lipharojn kaj barbojn al bonaj homoj. Enpumpu forton-sanon, refreŝigu animojn. Jen kia estas kvaseto mia.
Второй отрывок.
Стокилограммовая Тина Усова несет литровую банку осенней земляники с огорода. Подкатился к ней дядя Юрок:
— Продай, милка, стаканчик?
Тина тряхнула задом, что копной.
— Ишь ты, выдумал… Непродажная…
— Подари рассаду, красавица, — напирает Юрок.
Тина скособочилась, ругает Юрка:
— Пошел, старый хрен, непродажная…
— Давай обменяемся, — не отстает Юрок, — я тебе семян лука с ВДНХ — ты мне пяток розеток земляники, а?
— Ни-ни, непродажная-я!
— Ну, неси, неси, да не лопни, торба, дурью набитая.
Тина вкатила свой огромный живот на крыльцо, и под ней прогнулись полочицы.
— От, купчиха, — говорит мне Юрок, — разбухла, до нее, как до закрытой бочки, не достучишься. Огромная бабец, ты глянь, как ее обнять, ежели влюбишься, тьфу! по частям, разве что?
— Вы уж слишком резки, дядя Юрок, женщина все-таки…
— Да ее дубьем не прошибешь, ничего… ей на пользу, может похудеет чуток.