Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

74. Sur la Jungfrau

(El Marja Konopnicka)

Już się ranek rozbielaNa dzień wielki wesela …—◡|—◡|◡—◡—◡|—◡|—◡|—◡ ║ —◡|—◡|◡—◡Jam blankiĝas matenoPor la ĝoja soleno…Sonas vigle signaloj,Jam vekiĝas la valoj:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?Bruas supro granita;La Junedzo, vekita,Matenruĝon elsendas,Karan vorton atendas:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?Iras ar’ amikina
Al la hejmo estrina,Iras kun la rozfloroAl renkont’ de l’ aŭroro:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!La Junedzo sin zonas,Mondo kantas kaj sonas;Venas jun-amikaro,Grakas roka aglaro:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?— Ĝis nun ombroj ne cedas,Nokto forton posedas;Dormas akvoj en maro,Ĝis nun dormas homaro:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!La Popoloj-LazarojSonĝas apud altarojPri la tago radia,
Reviviĝo la sia:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?La Junedzo atendas,Du riverojn li sendas;Ili iras en landonKaj ripetas demandon:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?Diru, ondoj, resone:Ŝi jam preta duone;Jam sur frunto granitaFajra krono plektita,— Nur ne estas, nur ne estas festa robo finita.La torentoj refluas,Fermas pordon, krak-bruas;Knaras pordoj el ŝtono,Surde ĝemas resono:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!
Vent-orgeno jam bruas,La Junedzo enuas,La Monaĥ’, en talaro,Ringojn tenas por paro:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?Tra ventegoj, silentoj,Balanciĝas la gentoj;Pasas tempo senlima, ,Muĝas tondr’ malproksima:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?En abismoj, vekite,La popoloj ekscite:— Malfermadu! — laŭtkrias —Tag’ ekstere radias!— Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!Junedzino nubiĝas,Per vualo kovriĝas:
— Ho, malbono ne cedas,Ĝis nun forton posedas:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!— Kiam tagon de l’ juĝoKorn’ anoncos kun muĝo,Kiam kradoj diskrevos,Fundoj lumon ricevos,Kiam levos sin valo,Pintoj krakos dum falo,Juĝa tondro ekbruos,Duon-mondon detruos,— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!

75. Staĥ

(El Marja Konopnicka)

A jak poszedł król na wojnęGrały jemu surmy zbrojne.—◡|—◡|—◡|—◡
Перейти на страницу:

Похожие книги