Cetere, kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda) en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas dubinde, ĉu Zamenhof multe rilatis kun ĝi. Probable estas, ke lia scipovo de la germana estis pli ekstera, pli teoria, ol lia scipovo de la jida, kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis sekve multe pli profunde enradikiĝinta en lia psiko.
Alia argumento: Ni havas neniun signon de korligiteco al la germana, aŭ, cetere, al la pola. Kontraste, Zamenhof plurfoje diris ke li tre amas la rusan kaj la unua artikolo pri la jida kiun li publikigis en la numero de majo 1909 de
Malkiel multaj asimilitoj, li konsideris la jidan "lingvo kiel ĉiuj aliaj" (Homo Sum, 1901, citita de Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan identecon, kiom ajn dolora ĝi estis, kaj ĉiam sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en orienta Eŭropo, jidparolanta komunumo. La germana certe ne ĝuis tiel intiman ligon al lia koro. La sama rimarko aplikeblas al la pola.
Finfine, influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo, kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis Esperanton kun la jida, en la senco ke ĉi-lasta prezentis modelon de efika internacia lingvo, precipe por la malaltaj sociaj klasoj. La juna aŭtoro povis esti frapita de la fakto, ke jidlingvano el Rusio aŭ el Ukrainio havas komunan lingvon (malgraŭ iaj diferencoj de elparolo, gramatiko, vortprovizo, ktp) kun la judoj enloĝantaj en estonaj, hungaraj, rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo ne estis al li kompreneblaj kaj kies nejudaj enloĝantoj de modesta socia tavolo havis neniun internacian rimedon lingve komuniki inter si. Li ankaŭ sciis, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena, kaj tamen admirinde konformi al la postuloj de la ĉiutaga vivo, al intelekta diskuto, al esprimplena komunikado de emocioj kaj sentoj, kaj al agado literatura.
Estas do verŝajne ke, ege ofte, kiam Zamenhof volis fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi kompleksan sinsekvon de konceptoj, la unua solvo kiu sin prezentis al li (kvankam ne ĉiam li tion plene konsciis) estis la jida kaj rusa formoj, sed estas ne malpli certe, ke li ne permesis al si uzi formojn ĉe kiuj la jida origino estis perceptebla. Li estis sufiĉe realisma por scii, ke estos malfacile pravigi rektajn pruntojn el la jida en lingvo destinita por ĉiuj popoloj. La nejuda intelektularo neniam aprobus tiamanieran procedon. Ĉi-rilate, endas memori, ke la grava loko kiun Zamenhof atribuis al la latinidaj radikoj igis sendube la lingvon akceptebla por intelektulara elito, kiu, ĝenerale, estis lerninta la latinan kaj scipovis la francan. Eĉ se la lingvo precipe celis la popolojn mem, ne nur la eliton, estis grave doni al ĝi aspekton kiu havu ŝancon plaĉi al la intelektularo. La facileco kun kiu francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj rusan kaj la ampleksa enesto de la franca en la angla vortprovizo estis du pliaj argumentoj.
La influo de la jida estis do nekonscia en la plimulto el la kazoj. Se ĝi foje estis konscia, ĝi devis ĉiuokaze esti kaŝita. "Oficiale", la lingvoj el kiuj Zamenhof plej multe pruntis estis la franca, la latina, la germana kaj la angla.
Ekzemplo: la traktado de kelkaj konsonantaj grupoj
Estas probable ke se oni demandus Zamenhof kio estis la origino de la verbo
Mi ne samopinias. Nenio malhelpis al Zamenhof adapti formojn kiel
Se la grupo
Estas rimarkinde, ke en ĉiuj esperantaj vortoj kiuj rilatas al la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton