Iuj sendube vidos en ŝuti
ekzemplon de prunto el la germana (schutten) kun anstataŭigo de u per u. Fakte, oni povas demandi sin, ĉu ne temas pri specifa kazo de miriga inklino Zamenhofa uzi u en radiko kie oni atendus i (la responda vorto estas ŝitn en la jida). Kial ŝpruci, dum la germana diras spritzen kaj la jida ŝpricn? La itala spruzzare ne havigas konvinkan klarigon por vorto tiel malofta. Kial dungi (germana dingen, jida dingen)? Certe, la pasea participo estas gedungen en la nordorienta jida, sed Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon de la participo al tiu de la infinitivo; se tiel klariĝus la u de dungi, temus pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini, ŝteli, trinki kaj multaj aliaj verboj havus malsaman formon se la prunto estus farita el la participo. La formo gliti klariĝas sendube pli per la jida gliĉn, kaj la franca glisser, ol per la participo geglitten de la germana verbo gleiten. Kial flugi (germana fliegen, jida flien)? Estas ne tre probable ke la etimo de tiu lasta vorto estas la substantivo Flug. Unuflanke, multaj indikoj montras ke Zamenhof vidis en la verbo la ĉefan formon de kiu devenas ĉiuj aliaj, precipe kiam temas pri ago, konforme al ideo tre disvastiĝinta ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo de la hebrea (tiel li traktas armi kiel la patrinan formon, dum la vorto armilo estas derivaĵo). Aliflanke, se li sentus la substantivon kiel la etimon, tiun li indikus en la fundamenta vortaro. Kaj la germana versio de la Universala Vortaro havas flugi / fliegen, kaj ne flugo / Flug.Estus tente atribui la u
de ĉu al tiu stranga favoro por la sono u. Efektive, ĝi prezentas per si, sendube, kompromison inter la pola czy kaj la nordorienta jida cu (responda al la normjida ci); ni memoru ĉi-rilate, ke la jida de Bjalistoko apartenas al la nordorienta jida. La influo de la pola povis esti signifa: la vortordo de demando komenciĝanta per ĉu sekvas la polan modelon, ne la jidan.
Kelkaj interesaj kazoj de semantika aŭ struktura laŭeco inter la jida kaj Esperanto
La ekzemplo de ĉu
bone ilustras la kompleksecon de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj elementoj, strukturaj aŭ semantikaj, ludus neniun rolon. Zamenhof sciis ke en la plimulto el la eŭropaj lingvoj inversii la subjekton estas la plej ofta maniero ŝanĝi asertan frazon en demandan. Kial li ne uzis tiun sistemon? Apud la signifa influo de la jida kaj de la pola, plifortigon strukturan povis havigi la franca est-ce que kaj eĉ eble la angla do, kiu povis kontribui al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike, pri tute alia afero, anglalingva strukturo kiel do you know? havas fakte formon paralelan al czy ty znasz?, al est-ce que tu sais? kaj do al ĉu vi scias? Ĉe tia konverĝo de motivoj, estas bedaŭrinde neeble scii la proporcion de la respektivaj influaj faktoroj.Inter la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la vorteton do,
pruntita el la franca donc, kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida to. En la plimulto el la kazoj ĝi ludas la rolon de la jidaĵe. Oni diras en Esperanto donu do al mi, sekvante la jidan vortordon gib ĵe mir kaj ne tiun de la franca donne-moi donc. Tiu influo estas dividita kun tiu de la pola ze, kaj de la rusa zhe. Sed la semantika kampo de la rusa zhe estas pli larĝa ol tiu de la jidaĵe, ĉar ĝi enhavas la sencon de 'sama'.Trian ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ,
kies ofteco en Esperanto estas sendube pli proksima al tiu de la jida lojt ol de la germana laut, kiu estas la "oficiala" etimo. Oni uzas laŭ en multaj kazoj en kiuj, germane, oni preferus gemass aŭ nach.La vorto venonta
havas sian lokon en tiu ĉi serio. La uzo de la verbo veni' klariĝas nek per la rusa budusĉij, nek per la germana nachst. La aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof ĉerpadis plej ofte sian lingvan materialon utiligas alian koncepton: la angla diras next, la franca prochain kaj la latina proximus aŭ futurus. La jida kumendik ( 'veni') - kun, eble, plifortigo per la hebrea ba -influis pli rekte, ĉe konfirmo fare de la polaprzyszly (<przyjŝĉ 'veni').La ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo venas sendube de konverĝo inter la jida, la rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝteybl,
ktp., la rusa snezhinka, pesĉinka, pylinka kaj la esperantaj neĝero, sablero kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.