Ĉu Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas sin 'hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu, plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj
La komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon de Esperanto. Tial, sole la termino "plurkaŭzeco" - la estigo de unu fakto per la konverĝa agado de pluraj faktoroj - respegulas la realon en kontentiga maniero.
Ekzemple, estus grava eraro pensi ke la sufikso
lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.
Sed se la hebrea "hifil" inspiris Zamenhof, tio povis esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el la jida (5), kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto (certe masiva en la kazo de la jida) en la menso de la juna aŭtoro.
Inter la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhof al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ kvar:
la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj, laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio de vorto en la frazo);
la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la semantikan valoron de la vortoj
la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina, fojfoje el la malnovgreka:
la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn li ne konis.
Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn Zamenhof sufiĉe profunde scipovis (6). Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo. La demando pri la etimologio de Esperanto estas do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub lia mano.