Se konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko, lernolibro
kaj superjaro.Kiel montris Gold (1980, 327), antaŭtuko
povas deveni nur el la jida farteh. Se la etimo estus la rusa fartuk aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj el la jida, kiel atestas la elemento far, sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso, oni havus *fartuko.Pri lernolibro
atentigis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro (vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuh. Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas uĉebnaja kniga kaj ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol instrua libro aŭ lerna libro, formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.Superjaro,
finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere la koncernan koncepton.Rilate al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo el la germana, estas interese konstati ke apud Posten > posteno, Faden > fadeno, Gulden > guldeno,
oni trovas Schinken > ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke estas nesufiĉa, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata ĉi tie.La esperanta verbo liveri
devenas probable el la jida (eble tra la jida liverant > Esperanto liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus en Esperanto *livri, la angla deliver *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern *lifri aŭ *liferi. Ĉu kompromiso, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton, la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.La vorto meblo
prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan mebel', la pola mebel, kun plifortigo per la germana Mobel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /re/ per o (creur > kor, honneur > honor) kaj la latina etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).
Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de Esperanto
Pluraj trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj per se,
oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus, oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus en rekta (lidiris, ke li komprenas);
la vortordo estas tre libera (lin mi tre amas), ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan aliloke.
Konkludo
Ŝajnas al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj: nu
(jida nu); do (jida to, ĵe), kompreneble (jida farŝtejt ziĥ), ve (jida oj vej), hejme (jida in der heym), ofteco de diftongoj kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.