Akceptinte tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis (t.e. ekskluzivante vortojn kiel eĉ, edzo
, ĉio, havantaj malklaran etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo, rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo; ekzemple, mi inkluzivis blov (< angla blow) inter la skribajn formojn, kvankam Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon aplikitan al brov, kie al la angla w (brow) respondas rusa v (brov). La zamenhofa emo preferi la sonan formon estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui la etimologion de la esperanta formo al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban formon.En la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras: "Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo
kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (...). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel kun la germana (...). La respondo estas ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan." (4)Mi dubas ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun kialon elekti ej
en tiu ĉi kazo kaj ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi, sed hejmo? Estas malprobable ke la konformeco kun la jidaj fajln, fajfn, hejm estas nur hazarda, se konsideri, kio diriĝis ĉi-supre pri la supera influo de la jida, kompare al la germana, en la subkonsciaj elektoj de Zamenhof.Alia argumento favoras la tezon de jida etimologio. La ideo 'ĉe si, en la hejmo' esprimiĝas en Esperanto per hejme.
Se la influo de la germana superus, oni havus *dome (laŭ la germana zu Hause, la rusa doma, la pola w domu) dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.Alia ekzemplo: la vorto ŝati,
'rigardi kiel valoran' (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe 'ami', 'plezure uzi' en la senco de la angla 7o like') aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn, ne tiom el la germana schŭtzen. La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la "umlaŭton" (supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pokeln donus *pokeli aŭ *pokli anstataŭ pekli, kaj sŭgen *sagi anstataŭ segi. Rilate al la jida ŝacn > esperanto ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn > esperanto ŝviti, en la jida hejcn > esperanto hejti; eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo, de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj heat.Ĉu oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni, se, kiel ni vidis en la enkonduko, Zamenhof ne aplikis sistemajn principojn al la elekto de la radikoj? Sed "nekonscia" - kaj precipe "empiria" aŭ "intuicia" - ne signifas "hazarda", nek "senkiala". Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam, Zamenhof forigas la umlaŭton en siaj pruntoj el la germana, tio estas ĉar faktoro, verŝajne nekonscia, igis lin preferi alian solvon. Same, pro tio ke estas tre granda reguleco en la fakto ke al latina c
antaŭ e aŭ i ĉiam respondas esperanta c, (cervo, necesa, acero...), eblas vidi en voĉo prunto, ne el la latina, sed el la itala.Estas konata psikologia fakto, ke serio da elektoj farataj hazarde, t.e., sen ajna plano aŭ metodo, povas elmontri regulecon kiu ŝuldiĝas al nekonsciaj strukturoj. Fakte, la sola kazo en kiu zamenhofa formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el la germana kun forigo de la umlaŭto estas fraŭlino
( Eŭropo, leŭtenanto (komparu kun la rusa kaj jida lejtenanf). Sendube li taksis la skriban formon pli internacia. Miaopinie, li pravis. Multaj negermanoj konas la vorton Fraulein, sed ne scias kiel oni prononcas ĝin (tiel certe estas ĉe la plimulto el la ne svisaj franclingvanoj).