Alia ekzemplo estas interesa, tiu de okluzivoj antaŭataj de sibla konsonanto. Kial ekzistas en E-o
Mi provis tion fari studante la zamenhofan aron da radikoj komenciĝantaj per
En tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantaj radikoj havantaj forman similecon kun la responda vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca sibla konsonanto, prezentiĝas jene:
jida 37/56, t.e. 66% rusa 25/56, t.e. 45% pola 20/56, t.e. 36% germana 12/56, t.e. 21%.
La simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos, ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:
rusa 25/33, t.e. 76% pola 20/27, t.e. 74% jida 37/53, t.e. 70% germana 12/50, t.e. 24%.
Oni notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la germana restas granda.
Statistiki estas ĉiam delikate kaj malgraŭ la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana.
Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere?Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la elektoj de Zamenhof?
La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj
Du tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis, ke
Aliflanke, Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis
Al tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson, kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj, la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel
Tion konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn, kiel la fakto ke al latina