En la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza. En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo
Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton. La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:
Here is my bicycle. Bicycle trip He wants to bicycle.
Jen mia biciklo. Bicikla ekskurso Li volas bicikli.
Voici mon velo. Sortie a velo Il veut aller a velo.
La angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas la morfemon
Apartaĵoj de Esperanto donantaj al ĝi propran spiriton
La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:
La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.
Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.
Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.
La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.
Ne estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:
1) Angle oni diras
Esperanto, el morfemo
2) Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:
france)
france)
france)
Okulfrapas, ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ alia gramatika funkcio estas relative limigita en la franca kompare kun Esperanto.
Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn formojn vidi / mi vidas / mi ne vidas, tiu scias, ke li povas paralele diri, sen risko erari,
Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn, mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste diri