Por verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi iros al la hotelo per taksio.
Oni povas sin esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon pli kompakte, farante verbon el taksi kaj aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ povas decidi, ke la koncepton "al hotelo" oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per e, marko de maniero, rimedo aŭ alia cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto, ke e-formo ofte preciziĝas per almeto de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.
La muzika aspekto de esprimado
Por poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj: la sonoj kaj la ritmo.
a) La sonoj
La libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon, kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon laŭ la etoso, kiun 11 deziras ilustri. Se mi diras piedirado al la urbo en la mezo de l'somero,
la ripetado de la o je la samaj punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon, lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.Multaj enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke "en Esperanto substantivoj finigas per -o,
adjektivoj per -a, verboj infinitivaj per -i...". Tio estas erara. La finaĵoj indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu plaĉas al li. Kio france diriĝas nur sans flammes, Esperante povas esti sen flamo, sen flami, senflame aŭ senflama. Tiuj variaĵoj ne limigas al la vokaloj. Se pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi la ideon "bruli" evitante la br-sonon de bruli, mi povas diri flami aŭ fajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.Ekzistas en Esperanto pluralo per j,
kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi,
mi rajtas uzi la vortojnpri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj systeme, systematique, systematiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn
problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.
b) La ritmo