La interrilatoj inter popoloj universaligas metaforojn, kiuj, sen tio, ne estus unuavide kompreneblaj. Kiam ĉino diras hong xiaobing,
"ruĝa gardisto", li donas al la vorto hong "ruĝa", signifon radikantan en okcidento. Reciproke, kiam ni dirasperdi la vizaĝon, ni uzas ekstremorientan esprimon. Kontaktoj inter Esperanto-parolantoj el plej diversaj landoj simile riĉigis la lingvon per bildaj esprimoj, kiel elturni sin el sakstrato.Fine, iuj elementoj en la lingvo naskas tre elvokajn vortojn, kvankam estas malfacile kompreni, kiel. Ekzemplon havigas pri tio la morfemo um,
kiu ebligas formi vortojn, kies elvokata etoso havas ekvivalenton, miascie, en neniu alia lingvo. Butikumi elvokas malstreĉan iradon en komerca kvartalo, kiun traduki francen estas preskaŭ neeble. Kiam, post laborkunsido, oni proponas al la kolegoj: Ĉu ni iru kafumi?, temas pri io tute alia ol simple trinki kafon; kafumi elvokas etoson plifamiliaran, pli senstreĉan, pli varm-amikecan. Kaj la frazo mi venas al kongresoj nur por amikumi,
kiun konato mia foje spontane uzis, defias ĉiujn de mi sciatajn lingvojn rilate al tute gusta tradukado.
Afikse uzeblaj morfemoj: beno por la verkisto
Tiu um
ekzempligas la mallongajn morfemojn, kiuj multobligas la eblojn esprimi sin, plej beninde por la verkisto. Tre plaĉas tiurilate la morfemo em, kiu signas la inklinon, la tendencon fari tion aŭ tion ĉi: mi sentas emon kisi vin. Tiu morfemo ofte ebligas esti samtempe konciza kaj bele esprima, kiam oni priskribas karakter- kaj konduttrajton: kisema, kantema, legema estas trafaj vortoj, tuj kompreneblaj por ano de la Esperanto-komunumo, sed kiujn simple francigi starigas malfacilan problemon.Konstante mirigas min, kiel komplike aŭ pene estas traduki miajn Esperanto-verkaĵojn en mian gepatran lingvon. Tio eble ŝuldigas al la fakto, ke ĝi estas la franca, aparte rigida kaj gramatike strikta lingvo, sed eble ankaŭ al la fleksebleco de Esperanto. Frazo kiel la herbo verdis, bluis la lago, la juna japano rigardis ŝin foteme
havas laŭ mia - konsentite, tute subjektiva - gusto elvokplenan simplecon, kiun mi neniam sukcesis trovi en mia gepatra lingvo. Dum la franca havas verdoyer, blui starigas al ĝi traduk- kaj eble eĉ koncept-problemon. Ke lago, maro ĉielo povas blui, tio ne normale prezentigas al la menso de franc-parolanto.En la antaŭe citita frazo, eblus, anstataŭ foteme,
diri fotemule, tiel enkondukante specialan nuancon. Mi menciis pli supre la vorton samdialektulo: oni retrovas en ĝi tiun morfemon ul, kiu indikas la personon, kiu... Fotemulo do estas persono (ul), kiu inklinas (em) foti (fot). Fotemule sekve signifas "kiel homo ŝatanta foti".Tiu ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn servojn multigante la eblojn variigi la manierojn paroli pri rolulo: pipulo,
"la viro, kiu konstante havas pipon ĉelipe", blujakulo, "la homo kun la blua jako", belfrazulo, "tiu, kiu parolas per aparte belaj frazoj" estas vortoj, kiuj faciligas viglan rakontadon.Alia atuto de Esperanto, pri kies ekzisto verkisto nur povas ĝoji, estas ĝia participserio. Al la verbaj finaĵoj -as
(prezenco), -is (preterito) kaj -os (futuro) ja respondas serio da participoj aktivaj (-ant-, -int-, -ont-) kaj pasivaj (-at-, -it-, -ot-), kiuj dank-al la vokalaj funkci-indikaj finaĵoj, favoras koncizan, ofte plej viglan esprimadon: rigardante, li balbutis; la sekvato; la bubo, batote, forkuris; skribota noto; ridinte; se la minacinto revenos...
Morfem-kunmetoj helpe al konceptado
La eblo senlime kombini morfemojn ofte helpas uzi koncizan vortigon por koncepto, kiu, alilingve, ŝajnus tro kompleksa. La numero de julio 1984 de Espero Katolika
enhavas la vorton diregna, "rilata al la regno de Dio". En tiu teksto, la ĵus citita vorto mem estas la deirpunkto de vasta reto de derivaĵoj, kiel diregnulo, "iu, kiuagas favore, aŭ direkte, al la Dia Regno"; kundiregnulo,
"persono, kiu partoprenas kun aliaj al la agado favora al Dia Regno"; diregneco, "la fakto esti dlregna", la fakto aparteni al tio, kio laboras por la Regno de Dio". Tiaj ekzemploj verŝajne sufiĉos por doni al vi ideeton pri la riĉeco naskata de senlima kombinpovo, kiu ebligas enkonduki novajn konceptojn sen trudi la memorigon de nova radiko. La vorto diregna eble uziĝis unuafoje en 1984, sed ĝi jam apartenis al la lingvo en 1887.