En Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento, kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ trokea ritmo,
Foje min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras, pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v. Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn tiuritme kun surpriza facileco:
Kiam mi trastumblis la dezerton kiam mi vagadis tute sola kiam min brulvundis la soifo murda
kiam sub la suno mi ne povis spiri kaj la sablo min sufokis kaj la tuta kosmo sin prezentis surda (... )
Mi ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron; mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin, pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota. Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita al la genro "kantoj".
Ankaŭ en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon. Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos
Fakte, kompreneble, tiuj elektoj okazas instinkte. Kiam, relegante ion verkitan, oni metas tiun formon anstataŭ tiu ĉi, oni tion faras simple kun la penso "sonas pli bele ĉi tiel", sen vere starigi al si demandon pri la kialo. Tamen, tiu eblo ludi samtempe per la ritmo kaj la sonoj estas ege ŝatinda. Se oni trovas, ke la esprimo
ĉiu "flu-halto", agrablas scii, ke oni ne devos rompi al si la kapon por solvi la problemon. Nenio estas pli simpla ol transformi la frazon al, ekzemple,
Elvoka povo
Dank-al la fakto, ke tiom da varioj enkondukeblas, oni povas, per mirige simplaj rimedoj, zorge elekti tion, kion oni deziras elvoki. Por traduki la francan frazon "il chante bien", mi elektos jen
Aŭ ni konsideru alian ekzemplon. Parolante pri iu, kiu hazarde retroviĝas alilande kun persono el la sama vilaĝo, mi diros
Aliflanke, la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion eblus nomi universala metaforo. Se oni esprimas la ideon "malrapide progresi" per la elvoka vorto