Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene
Enkonduko
La kvin opcioj
La kriterioj
Daŭro de la antaŭa lernado
Antaŭaj investoj de la ŝtato
Antaŭa investo de la institucio
Neegaleco kaj diskrimino
Lingvokosto de kunsido
Kosto de dokumentara produktado
Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj
lingvoj
Perdoj kaj distordoj de informoj
Ofteco kaj graveco de lingva handikapo
j) Lingva handikapo ĉe legado
k) Trudoj kaj malagrablaĵoj
l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj
dudek jaroj
m) Terminologiaj problemoj
Noto pri la kunsidoj en Esperanto
Bilanco de la kvar sistemoj
Konkludo
Enkonduko
Nia mondo malvastiĝas. Internaciaj komunikoj, komercaj, personaj kaj kulturaj, disvolviĝas kun impresa rapideco kaj vojaĝi al fora lando iĝis banala sperto por multaj personoj, kiuj neniel revus pri tio antaŭ apenaŭ kelkdeko da jaroj. Krome, homoj translokiĝas konstante: rifuĝintoj kaj kandidatoj al politika azilo multiĝas pli kaj pli, same kiel enmigrantoj sopirantaj al vivnivelo, kiun ili neniam povus trovi sialande. El ĉiuj ĉi faktoroj rezultas akriĝo de la lingva problemaro, kiun, bedaŭrinde, oni ne vere prenas serioze, same kiel oni evitas atenti la rezultojn ofte priplorindajn de lerneja lingvoinstruado. Ekster la ĝermanlingvaj regionoj nur unu elcento el la junaj eŭropaj abiturientoj kapablas sin esprimi proksimume senerare en la angla post sesjara instruado kun kvar horoj ĉiusemajne. La responda proporcio en Azio estas unu elmilo.
Sed tiuj faktoj evidente ne stimulas krean pensadon. Ili estas akceptataj kun bedaŭrinda rezignacio.
En la interŝtataj organizaĵoj, multaj delegitaroj postulas ampleksiĝon de la lingvoservoj, kiel eblas konstati en la koridoroj de UN. Premoj por havigi la statuson de oficiala lingvo al la japana, al la hindia kaj al aliaj lingvoj sentiĝas kun kreskanta intenseco. En Eŭropo la lingvoproblemoj pli kaj pli fariĝas kaprompilo. Ili prezentas per si "prokrastan bombon", kiel diris Bernard Cassen en
Tamen baldaŭ la komplikoj, neegalecoj kaj kostoj kaŭzataj de lingva komunikado, kune kun la nekontentiga efikeco de lingvoklerigo, transiros la sojlon de tio, kion socio povas elteni. Ĉi tiu dokumento, bazita sur esploro pri la faktoj, celas helpi tiujn, kiuj devos difini strategion por superi la malfacilaĵojn, kiuj baldaŭ nepre aperos.
Nenio malhelpas apliki al la kampo de internacia lingva komunikado la principojn de operacia esploro. Abundas ja nuntempe la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki inter si, kaj, sekve, la okazoj observi, kiel ili elturniĝas por superi la lingvan barilon. La celo de la esploro estas klara: difini, kiu estas la plej taŭga kaj justa metodo komuniki, tiu, kiu prezentu la plej bonan rilaton inter kvalito kaj prezo (aŭ efiko/kosto) kaj kiu montriĝu psikologie plej kontentiga por la plej granda nombro da koncernatoj. Por atingi tiun celon, pluraj rimedoj rivalas. Eblas observi, kiel ili prezentiĝas en la praktiko laŭ kriterioj antaŭe difinitaj, kaj poste submeti la kolektitajn faktojn al kvanta analizo kun la celo reliefigi la respektivajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj sistemoj.
La kvin opcioj