En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ek de kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.
Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S-ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis:
En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko (4). Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).
Antaŭaj investoj de la ŝtato
La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi au submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo
Antaŭa investo de la institucio
Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon