korespondaĵojn; multaj leteroj alvenas en lingvo ne komprenata de la adresito aŭ de la oficisto komisiita respondi;
fundamentaj dokumentoj, kiel en Eŭropa Unio la Mastriĥta Traktato aŭ la projekto de Konstitucio; tiu kategorio inkluzivas jurajn kaj regularajn tekstojn regantajn la vivon de la institucioj;
protokoloj kaj raportoj de kunsidoj, proponitaj rezoluci-projektoj kaj rezolucioj akceptitaj de la decidaj organoj;
studoj kaj esplorraportoj, kies preparon altnivela organo komisiis al la sekretariejo aŭ al fakula grupo;
raportoj pri la progresostato de plenumataj projektoj;
kontraktoj;
ellaboritaj labordokumentoj por komitatoj aŭ etaj laborgrupoj.
La lingva kosto de la dokumentaro dependas de la efikeco de la tradukistoj. Bedaŭrinde estas praktike neeble ricevi precizan ideon pri la mezuma efikeco, ĉar la statistikoj estas ĝenerale aranĝitaj por kaŝi la malfortan produktadon de la lingvoservoj. Ekzemple 50-paĝa dokumento resendita al traduka sekcio por dekfoja korektado de la sama vorto estos enskribita sur la enira slipo kun la tuta paĝnombro: la laboro estos finita post kelkaj minutoj, sed la sekretariejo enskribos 50 paĝojn en siaj statistikoj. Tiaj etaj aranĝoj estas verŝajne neeviteblaj, ĉar sur neniu nivelo estas avantaĝe al institucio, ke la ekstera mondo sciu, kiom reale kostas multlingveco. La sekretario tiele plialtiganta la ciferojn povas fidi je nepuno.
Konscienca tradukisto kapablas ĝuste traduki en tago apenaŭ pli ol kvin aŭ ses A4-ajn paĝojn kun duobla interlinio. Ĉe UN la plej rapida tradukservo, la angla, havas mezuman efikecon de po 2331 vortoj por ĉiu tradukisto en tago (6,6 paĝoj 32-liniaj aŭ entute 4 paĝoj 52-liniaj), la ĉina sekcio, la malplej rapida, havas mezuman produktadon de 843 vortoj (oni ĉiam kalkulas laŭ la vortoj de la originala teksto), meze situas la franca sekcio: 1517 vortoj (2,65 paĝoj kun simpla interlinio aŭ 4,3 normaj paĝoj).(7)
La nombro de po 7000 vortoj tage por ĉiu tradukisto, citita en la gazetaro por la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio (8), estas nekredebla por iu ajn konanta de ene la tradukservojn. Tiu nombro atingeblas nur per tiel priplorinda kvalito, ke - se ĝi estus ĝusta - la teksto fakte estus ne uzebla kaj la mono elspezita vane. Tio, ho ve!, povas okazi: tiun sorton trafis la unua versio de la Mastriĥta Traktato. Tiu longa dokumento (253 paĝoj) estis vere grava, ĉar ĝi difinis la ontan organizadon de Eŭropa Unio, kaj pri ĝi devis voĉdoni ĉiuj civitanoj de la membroŝtatoj por sciigi, ĉu ili ĝin aprobas aŭ malaprobas. Nu, tiun tekston oni devis urĝe retiri el la librejoj kaj bibliotekoj, ĉar la enhavo diferencis de unu lingvo al alia. Necesis refari la laboron ekde la komenco kaj represigi la traktaton (9). Pri la kosto de tiu duobla laboro la publiko neniam estis informita.
Tradukado multe kostas. En la reto de institucioj de Unuiĝintaj Nacioj tradukado en sep laborlingvojn kostis jam en 1978 (sen la "ĝeneralaj kostoj": oficejoj, elektro, papero, ktp.) po 1698 usonajn dolarojn por 1000 vortoj (10), tio estas pli ol 1,5 dolaroj por vorto. Tiu sumo, certe malsupera al la hodiaŭa kosto, ŝajnas multe pli realisma ol tiu de 0,36 dolaro por vorto, menciita de la gazetaro por Eŭropa Unio (11). Laŭ la fonto, el kie ĉi-lastaj ciferoj estis ĉerpitaj, Eŭropa Unio tage tradukus 3 150 000 vortojn: la tradukado do kostus 1 134 000 dolarojn tage.
En plurlingva institucio la dokumentoj tradukendas kaj tio postulas tempon. Tiu faktoro ankaŭ eniras en la kalkulan analizon de la diversaj formuloj.
Ĉe UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi la produktado en ses lingvoj de originalo kun 25 A4- paĝoj kun simpla interlinio (14 000 vortoj) bezonas 63,9 tagojn da laboro por la tradukado kaj 22,9 por la revizio (12). Se oni aldonas la tempon necesan al la tajpistaro por pretigi la definitivan dokumenton, oni atingas daŭron de 98,8 labortagoj. Certe, tio ne signifas, ke la dokumento disponeblos nur post cento da tagoj; la diverslingvaj tradukistoj laboras samtempe, kaj la urĝaj tekstoj estas dividitaj inter pluraj tradukistoj, kiel oni cetere farus por teksto multe pli longa ol tiu ĉi tie konsiderata. Ankaŭ la tajpado okazas samtempe por la diversaj versioj. Tamen estas utile konscii pri la graveco de la homa peno investita por rezulto mezkvalita: cento da labortagoj por komuniki, ofte malperfekte, le enhavon de nur 25 paĝoj ne estas bagatelo. Ne mirigas, ke la tradukservoj malemas liveri precizajn statistikojn.
Laŭ nia fonto, se la teksto estas ne urĝa, ĝi bezonos 24 tagojn por ĉiulingve disponebli. Se ĝi estas urĝa, oni dividos ĝin en plurajn partojn kaj ĝi disponeblos post proksimume ses tagoj.
Ĉar la daŭroj rezultas el la naturo mem de la traduklaboro, oni povas supozi, ke la ciferoj estas analogaj ĉe Eŭropa Unio.