"Kiu ajn penis lerni fremdan lingvon, scias ke vera multlingveco estas malofta. Ĝenerale la gepatra lingvo estas la nura, kies nuancojn oni plene regas. Ne estas dubo, ke oni estas politike pli forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Sin esprimi propralingve havigas avantaĝon super tiuj, al kiuj estis trudite, egale ĉu tio plaĉas al ili aŭ ne, uzi alian lingvon." (16)
Facile do kompreneblas, ke kiam la franca ministro pri eŭropaj aferoj, S-ro Alain Lamassoure, anoncis la 14-an de decembro 1994, ke Francio profitos de sia prezidado de la Unio por proponi la redukton al kvin laborlingvoj, reago venis tuj. La greka registaro vigle protestis; la Atena gazetaro parolis pri "Eŭropo kun du rapidecoj, eĉ lingve" (17). Se oni serioze akceptas la nepran devon funkcii juste kaj demokratie, lingva handikapo certe estas la plej grava faktoro, kiun konsideru ĉia studo komparanta la diversajn opciojn eblajn en la praktiko por superi la lingvajn barilojn.
Tiu handikapo estas precipe grava en la sistemo
Lingva handikapo apartenas al la sfero de neŭropsikologio. Ĝin kaŭzas ĉio, kio malhelpas la normalan funkciadon de la nerva sistemo strebanta esprimi ideon. Ĉiu lingvo prezentas per si reton el kompleksaj programoj, laŭ la komputa senco de la termino, ofte kontraŭataj de inhibaj subprogramoj. Se oni demandas al personoj, kiuj plurjare studis la anglan, kiel diri "ŝafoj" tiulingve, naŭ el dek respondas
Tiu komplekseco estas la kialo, pro kiu minimume 10 000 horoj da studado kaj praktikado necesas por plene regi nacian lingvon. La leganto, kiu imagas tiun nombron troigita, simple observu la lingvaĵon de ses- aŭ sepjarulo parolanta la propran lingvon. Kvankam la horoj da plena mergiteco en la gepatra lingvo nombras pli ol 10 000, ĝi ankoraŭ faras multajn erarojn. Ĝiaj vortigoj enhavas abundon da formoj, kiel, ĉe franclingva infano,
Naŭdek ĝis naŭdek kvin elcentoj el la tempo dediĉata al lingvostudo konsistas en encerbigo de subprogramoj celantaj inhibi la normalajn programojn. Sed tiuj inhibaj subprogramoj devas encerbiĝi kiel refleksoj: tiel longe, kiel ili ne funkcias aŭtomate, sen peno, sen pripenso, la lingvo ne estas regata. Homa cerbo spontane emas transformi al ĝenerala programo ĉian signon asociitan al signifo. Pro tiu universala leĝo la natura cerba funkciado igas iun, kies gepatra lingvo ne estas la franca, sed kiu devas esprimi sin france, vortigi la koncepton "nesolvebla" per la neĝusta vorto
kaj ĝeneraligas ĝin. Ĝi ankoraŭ ne instalis la trafiksignon "barita vojo", kiu bloku