Ankaŭ skriba tradukado viktimas al iu nombro da eraroj, eĉ se nur ĉar la tradukistoj ofte laboras sub premo (traduko postulata urĝe; nokta laboro; ktp). La ĉi-supra diraĵo pri la Mastriĥta Traktato montras, ke eĉ la plej gravaj tekstoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ distordoj. La Ĉarto de Unuiĝinta Nacioj prezentas alian ekzemplon. Se, en la angla, artikolo 33 aplikiĝas al "any dispute, the continuation of which is likely to endanger the maintenance of international peace and security"
["ĉia konflikto, kies daŭrigo probable endanĝerigos la konservon de internaciaj paco kaj sekureco"], en la franca temas pri "tout differend dont laprolongation est susceptible de menacer le maintien de la paix et de la securite internationales" [ĉia malakordo, kies plilongiĝo povas minaci la konservon de internaciaj paco kaj sekureco]. Kiel la hispana (kiu forigas la vorton any, "ĉia": "una controversia cuya continuacion sea susceptible de poner en peligro"...) la franca antaŭvidas simplan eblecon, dum la angla parolas pri probableco, io klare malsama. (La Webster-vortaro difinas likely per "of such a nature or so circumstanced as to make something probable"). La nuanco ege gravas, se konsideri, ke precize tiu esprimo difinas, ĉu la Sekureca Konsilio rajtas aŭ ne iniciati la aranĝojn por solvi la konflikton. La aliaj aŭtentaj tekstoj ne igas la taskon de la Konsilio pli klara: la rusa uzas la esprimon Mo^no 6bi, kiu signifas "povus", dum la ĉina uzas la vorton zuyi, kiu signifas "sufiĉe por". La diferencaj versioj de tiu teksto, kun egala jura valideco, aspektas kiel gamo etendiĝanta de "sufiĉa" ĝis "probabla" pasante tra "ebla".Se eĉ juraj tekstoj kun tia graveco enhavas erarojn aŭ dusencaĵojn, kion diri pri malpli gravaj tekstoj! En dokumento de Eŭropa Unio oni povas trovi mencion pri des avions sans pilote qui prennent pour cibles les centrales nucleaires
["avadiloj senpilotaj, kiuj prenas la nukleenergiajn centralojn kiel atakcelojn"], dum fakte la originalo temas nur pri aviadiloj, kiuj, senpilote, aŭtomate direktataj, flugas super atomcentraloj (15). Ĉu tiaj neperfektaĵoj estas permeseblaj, konsidere al la imponaj kostoj de tradukado?Tian eraron, potenciale danĝeran, povus kaŭzi la relajsa sistemo. Tiu sistemo, menciita ĉi-supre rilate al la samtempa interpretado de paroladoj, ja ankaŭ uziĝas en tekstotradukado. En Eŭropa Unio litovigo de greka teksto aŭ portugaligo de slovena fakte estas traduko el la anglalingva aŭ franclingva versio. Tiu procedmaniero iĝis pli kaj pli kutima, ek de kiam lingvoj, kiel la hungara, la estona aŭ la ĉeĥa estas uzataj, kio trenas kun si plimultiĝon de la nombro de mistradukoj. La rilato efikeco/kosto do malfavore evoluas paralele al la multiĝo de lingvoj: ju pli multe da lingvoj, des pli altaj la kostoj kaj malpli efika la traduklaboro.
i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo
La esprimo "lingva handikapo" signas ĉi tie la tuton de la eroj de la fremda lingvo, kiuj malhelpas glatan esprimadon parolan aŭ skriban. Alivorte, ju pli granda la lingva handikapo, des malpli da flueco. Kiu sin esprimas propralingve, tiu ne spertas lingvan handikapon. Male, tiuj, kiuj ne perfekte regas la lingvon de la kunsido, serĉas la ĝustajn vortojn, anstataŭigas vorton aŭ koncepton per termino malpli taŭga, sed pri kiu ili estas gramatike certaj, sin esprimas per frazoj pli akraj ol se en la propra lingvo, rezignas iun nombron da nuancoj kelkfoje tre gravaj, kaj ilia esprimado havas ege malpli da forto ol se ili uzus la gepatran lingvon. Krome ili ofte havas fremdan manieron prononci, kiu povas okazigi konfuzojn aŭ igi ilin ridindaj (diri "My government sinks",
"Mia registaro sinkas", kiam oni kredas diri "my government thinks", "mia registaro opinias...", estas efiko de lingva handikapo, kiu kvazaŭ pro difino estas ŝparita al tiuj, kiuj uzas sian gepatran lingvon). La handikapo simile ekzistas je la nivelo de skribaj rilatoj, sed en tiuj ĝi estas pli facile superebla, ĉar la verkanto ĝenerale havas pli la tempo por pripensi, ne troviĝas meze de impresa ĉirkaŭantaro, kaj disponas referenclibrojn - vortarojn, gramatikojn - por kontroli okaze de dubo.Eŭropa Parlamento rekonis, kiel malfacile estas uzi la lingvon de alia popolo: