En la formuloj
Komunikado okazas nur, se la aŭdanto de parolado aŭ la leganto de dokumento ricevas ekzaktan version de tio, kion diris la parolanto aŭ aŭtoro. Ĝenerale, la fakto transiri de unu lingvo al alia kaŭzas iun nombron da ŝovoj de tio, kion esprimas la originalo, al tio, kio estas fakte transdonita en la alia lingvo. En la
Male, se oni transiras de unu lingvo al alia (traduke aŭ interprete), kiel en la sistemoj
"La plimultiĝo de la plurlingvaj konferencoj kaj ilia kreskanta komplekseco, kiujn oni povis observi dum la lastaj jaroj (...), havis kiel efikon kreskigi la neceson disponi lingvan kompetentularon kaj igis pli ĝena ties nesufiĉon rilate al la bezonoj. Kun pli malpli da emfazo laŭ la institucio, la organizoj, kiuj respondis al nia enketo, unuanime deklaras, ke iĝas pli kaj pli malfacile dungi kompetentajn interpretistojn kaj tradukistojn.
Granda institucio aldonas, ke « ĉiam estis malfacile trovi sufiĉan kvalifikitan lingvan personaron; sed dum la lastaj jaroj pro la multiĝo de kunsidoj en ĉiuj organizoj kaj la manko de kunordigado inter ili, la problemo ofte estis trovi sufiĉan nombron da interpretistoj aŭ konferencaj tradukistoj sendepende de ilia kapableco »." (13)
"Pluraj organizoj substrekas la lingvajn malfacilaĵojn ligitajn al la specialigita karaktero de multaj temoj traktataj dumkunside (...). En teknika institucio, la pritraktoj iĝas pli kaj pli fakaj kaj malfacile kompreneblaj pro tio, ke scienco kaj ties aplikoj konstante progresas. Eĉ en neteknika kunteksto terminaraj problemoj konstante stariĝas, kaj nur alte kvalifikita personaro kapablas solvi ilin. Tiuj faktoroj pli aldonas al la malfacileco dungi kvalifikitan lingvan istaron." (14)