Lingvo libera je inhibaj subprogramoj kaj enhavanta nur ĝeneralajn programojn (ekzemple nur unu programon por pluralo, nur unu programon por verba prezenco, nur unu programon por derivi adjektivon el substantivo, ktp.) respektas sen limigo la naturan emon ĝeneraligi la lernitajn elementojn. Tial oni akiras ĝin rapide kaj sentas sin hejme en ĝi. Tia estas Esperanto. Lernanto de la angla ne povas ĝeneraligi la programon "profesio: ^ + er" eĉ se li deduktis el
Krome, Esperanto-uzanto ĝuas grandan liberecon en frazkonstruo. Por esprimi la ideon de la angla
La libereco de frazkonstruo kaj la rajto senbare ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉu gramatikan, ĉu leksikan, kreas fluecon: tiu, kiu sin esprimas, povas trankvile fidi la naturan cerban funkciadon kaj ne devas, kiel en aliaj lingvoj, elspezi konsiderindan kvanton da nerva energio pro necerteco aŭ por skani sian memoron, ofte sensukcese, serĉe al la ĝusta vorto aŭ al gramatika regulo, kiu kvazaŭ fuĝas for, kiam oni bezonas ĝin. Tial, kiel diras Prof. Pierre Janton:
"Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, ĝi tamen ne estas lingvo fremda. Matura uzanto neniam perceptas Esperanton kiel alinacian lingvon." (18)
Tiuj precizigoj klarigas fakton rimarkeblan tuj, kiam oni ĉeestas internacian kunsidon en Esperanto: tiulingve lingva handikapo praktike forestas. Al la lingvaj kaj
neŭrologiaj kaŭzoj de tiu fenomeno aldoniĝas faktoro pure psikologia, nome la fakto, ke ĉiu Esperanto-uzanto scias, ke neniu el liaj alparolatoj tie uzas sian propran lingvon, kaj ke ne ekzistas popolo, kiu povas arbitre dikti, kio jes kaj kio ne akcepteblas en la maniero esprimi sin. Sekve, la parolantoj neniam sin sentas malsuperaj pro tio, ke ili ne apartenas al la popolo, kiu difinis la normojn. El tio rezultas, ke la subjektiva travivaĵo tre diferencas de tio, kio ĝi estas en la sistemoj
Partoprenantoj en Esperanto-kunsido esprimas sin flue kaj oni tie ne notas korelacion inter la lingvo kaj la ofteco de parolpeto. Tial, kvankam ĉiu uzas lingvon lernitan post sia frua infaneco, la observanto havas la senton troviĝi en medio, kie ĉiu parolas sian gepatran lingvon. Eble estas la trajto, kiu plej distingas la sistemon
Legado de dokumentoj ludas ampleksan rolon en internaciaj aktivecoj. Granda estas la diferenco inter komprenoj aŭda kaj lega. La poentoj donitaj ĉi-sube por tiu kriterio en la kvanta komparo de la diversaj opcioj prezentas mezumon: estis la sola maniero preni en konsideron la grandajn diferencojn inter la personoj laŭ la profundo de ilia regado de la lingvo, en kiu ili ricevas la dokumentojn.