La temoj pritraktataj en Esperanto en la koncernaj organizoj estis ege diversaj, de tre ĝenerala ĝis tre specifa, same kiel en la organizoj, kiuj lingve funkciis laŭ alia aranĝo.
Bilanco de la kvar sistemoj
En la nunaj kondiĉoj ne eblas ricevi precizajn ciferojn por ĉiu ĉi-supre prezentita kriterio. Por multaj la donitaĵoj ne estas objektive kvantigeblaj. La ĉi-subaj ciferoj estas do simplaj pritaksoj rezultantaj el la observado de la lingva funkciado de diversaj institucioj, aŭ, ekzemple por datumoj, kiel la tempo necesa por akiri la uzotan lingvon, el enketoj realigitaj ĉe specimenoj statistike reprezentaj de partoprenantoj en internaciaj kunsidoj.
La poentoj pri ĉiu kriterio estas atribuitaj laŭ skalo de dek unuoj, laŭ la graveco de la malavantaĝo: 0 indikas, ke la malavantaĝo ne ekzistas en la koncerna lingvoreĝimo kaj 10, ke ĝi estas plej serioza. La skalo prezentiĝas jene : 0 nula, 1 apenaŭa, 2 neglektebla, 3 neforta, 4 modera, 5 meza, 6 konsiderinda, 7 grava, 8 grandega, 9 giganta, 10 ekstrema.
La analizo de la kvar sistemoj rezultigas la sekvantan tabelon:
Kriterio
Sistemo
Sistemo
Sistemo
Sistemo
kelklingva
ununacilingva
ĉiulingva
interlingva
8
8
0
3
lernado (individuoj)
9
9
5
0
8
0
10
0
organizo
6
5
0
0
diskrimino
7
0
10
0
6
0
10
0
6
0
6
0
dokumentoj
5
4
6
0
informoj
5
6
0
1
handikapo
3
4
0
1
dum legado
8
3
8
0
malagrablaĵoj
5
0
10
0
malavantaĝoj
Sumo de la
76
39
65
5
malavantaĝoj
La ciferoj ĉi-supre prezentitaj estas pritaksoj, kiujn la plimulto el la legantoj sendube juĝos apenaŭ fidindaj, ĉar sen bazo sufiĉe objektiva. Tial estas interese rimarki, ke, se oni anstataŭigas ilin per duuma notacio (1 = la malavantaĝo ĉeestas; 0 = la malavantaĝo forestas), la plej avantaĝa formulo restas la kvara, kvankam tiu kalkulmaniero ege malfavoras ĝin. Efektive, se nur ses monatoj da Esperantolernado donas komunikan kapablon, kiu necesigas ses jarojn por alia lingvo, doni la saman poenton, 1, al ĉiuj reĝimoj, kiuj trudas lingvolernadon, estas falsi la realon. Sed tiu kalkulmaniero almenaŭ nuligas la pravan kritikon pri subjektiveco en la pritaksado. Tiu observo restas valida, eĉ se oni forprenas la investadon de la ŝtato (kriterion b) de la kolumno
Jen kiel kompariĝas la kvar sistemoj ĉe duuma notacio:
Kriterio
Sistemo kelklingva
Sistemo ununacilingva
Sistemo ĉiulingva
Sistemo interlingva
1
1
0
1
1
1
0
1
1
0
1
0
1
1
0
0
1
0
1
0
1
0
1
0
1
0
1
0
1
1
1
0
1
1
0
1
1
1
0
1
1
1
1
0
1
0
1
0
Sumo de la malavantaĝoj
12
7
7
4
Konkludo
Kiu observas, kiel funkcias la kvar sistemoj nuntempe uzataj de malsamlingvanoj por kompreni sin reciproke, tiu konstatas, ke la formulo, kiu prezentas la maksimumon da avantaĝoj kaj la minimumon da malavantaĝoj, kiom por la individuaj partoprenantoj, tiom ankaŭ por la ŝtatoj kaj por la institucioj, estas la