Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?
Mi elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj, kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori. Kuraci unu infanon kostis nur
Ne estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton. Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj membroj de nia "elito", tiu alternativo, tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej favora rilato inter kosto kaj efiko, simple ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi - kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.