Tamen, tiu sistemo devas alfronti gravan malavantaĝon ĝis nun ne menciitan: krom en kelkaj privataj aŭ neregistaraj organizoj ĝia enkonduko ne povus apogi sin sur io jam ekzistanta. En si mem tio ne estus vere malfacila pro la lingvaj kvalitoj de la komunikilo kaj ĝia rimarkinda adapto al la spontana funkciado de la homa cerbo. Sed la problemo de la elekto de la plej bona komuniksistemo situas en kunteksto, kie tuta aro da fortoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj favoras inertecon kaj konservadon de privilegioj, kaj malfavoras radikalan ŝanĝon kondukantan al solvo pli demokratia kaj kun pli bona rilato kvalito/prezo. La personoj kapablaj atingi veran regan nivelon en la angla estas ege malmultaj kompare al la tuto de la tera loĝantaro, tamen la tendenco de la lastaj jaroj iris al la alpreno de la sistemo ununacilingva,
bazita sur la ekskluziva uzo de tiu lingvo. Ĝi kreis lingvan eliton neniel pretan foroferi la multajn avantaĝojn, kiujn ĝi tiras el sia aliĝo al la malvasta rondo de la homoj kapablaj partopreni en la internacia vivo.Ĉar tiel statas la aferoj, oni prave povus aldoni du kriteriojn al la tabelo ĉi-supre prezentita. Temus pri du malavantaĝoj vortigeblaj kiel, unuflanke, "organizado de la instruado de Esperanto en la mondo" kaj, aliflanke, "neceso venki la inertecan forton". Estas interese konstati, ke se por tiuj du kriterioj, ni taksus tiujn malavantaĝojn maksimumaj en la sistemo interlingva
(10 poentoj) kaj nulaj por la tri aliaj (0 poento), la sumo de la malavantaĝoj transirus de 5 al 25 por la sistemo interlingva (Esperanto), sed restus je nivelo sufiĉe malalta rilate al tiu, kie situas la tri aliaj opcioj (sistemo kelklingva 76, ununacilingva 39, ĉiulingva 65). La relativa situo de la diversaj sistemoj restas neŝanĝita, se oni aplikas duuman notacion. Malgraŭ la aldono de 2 poentoj al la nombro markanta la malavantaĝojn, la opcio interlingva restas la plej interesa.Ĉu ne indus konservi enmense ĉi tiujn rezultojn dum ĉia debato celanta elekti lingvan reĝimon por komuniki internaciskale?
Se translingvigo okazas skribe, oni uzas la vorton traduki
; se ĝi okazas parole, oni uzas la vorton interpreti. La kaŭzo, pro kiu oni uzas malsamajn terminojn, kuŝas en la diferenco de ekzakteco. Traduko (skriba) nepre devas senmanke speguli la sencon de la originala teksto, inkluzive de ĉiuj nuancoj ; ĉe interpreto (parola) oni konsideras normala pli malpli neperfektan kaj mankhavan komunikon de la diraĵoj.Ĝenevo, 1-a de novembro 1995 (Radio Suisse Romande, La Premiere, 07:51).
Jyllands Posten,
14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.Claude Piron,
Le defi des langues - Du gachis au bon sens (Parizo: L'Harmattan, 1994), pp. 76-79.C. E. King, A. S. Bryntsev et F. D. Sohm, Incidence de l'emploi de nouvelles langues dans les organismes des Nations Unies,
(Ĝenevo: Corps commun d'inspection, Palais des Nations, 1977, dokumento A/32/237), par. 93.Ligo de Nacioj, L'esperanto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secretariat general, adopte par la Troisieme Assemblee (Ĝenevo: SDN, 1922), p. 22. La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn, la anglan kaj la francan.
Evaluation of the Translation Process in the United Nations System
(Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1980, dokumento JIU/REP/80/7), tabelo 9. La vortoj "angla sekcio" referencas al la traduk-unuo komisiita pretigi la anglan version de originaloj verkitaj en ĉiuj aliaj lingvoj.Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The Eŭropean,
20a-22a de decembro 1991, p. 6."Un texte mal traite", Nord-Eclair,
30-a de aprilo 1992.Evaluation of the Translation Process
...[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo]. Temas pri la vortoj de la originalo.Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The European,
20a-22a de decembro 1991, p. 6.Evaluation of the Translation Process...
.[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo].C. E. King, A. S. Bryntsev, F. D.Sohm, Report on the implications of additional languages in the United Nations system,
Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1977, par. 89.samloke,
par. 94.Citita de Jean de la Gueriviere, "Babel a Bruxelles", Le Monde,
12-a de januaro 1995, p. 15.Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit a l'utilisation de sa propre langue,
22-a de marto1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436. MLT PE 207.826/def., p. 10.Jean de la Gueriviere, "Babel a Bruxelles", Le Monde,
12-a de januaro 1995, p. 15.