Pierre Janton, "La resistance psychologique aux langues construites, en particulier a l'esperanto",
Ne elĉerpa listo de la kunvenoj , kiuj disvolviĝas en Esperanto, estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm.
2052
Gesinjoroj en la Juĝantaro,
Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton
Kiel eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin? Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj, kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin, ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo? Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto, ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo ekzistas?