Tiu kombinpovo multobligas la sinonimojn. Apud
La psikolingvistikaj bazoj de la Esperanta fleksebleco
Esperanto riveliĝas al la uzanto arta esprimilo samtempe fleksebla, riĉa kaj simpla, per kiu la tuta gamo de homaj sentoj, emocioj, perceptoj aŭ pensoj povas senobstakle fraziĝi. Se oni esploras, kial, montriĝas, ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plimulto el la aliaj lingvoj, t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj.
Kiam mi parolas al franco, mi konscie tradukas al
Tiuj formoj, facile esploreblaj ĉe infanoj kaj eksterlandanoj, konsistigas la unuan ŝtupon de pensfrazigo. Estas interese konstati, ke multaj anglalingvanoj lernantaj la francan diras
Esperanto malhavas tiujn komplikaĵojn. La verkisto, kiu skribas
blokiĝas: la elvokaĵoj pri io eta kaj delikata, kiujn venigas la vorto
Tio ne estas specife franca fenomeno. Mi lernis la germanan dum eble dekoble pli da tempo ol mi bezonis por akiri Esperanton, sed la reguloj pri vortordo, la pluraloj, la kazoj, precipe ĉe adjektivoj, kaj multaj aliaj detaloj faras, ke mi tute ne povas esti spontana tiulingve. Inter la unua nivelo, kie mia penso formiĝas kaj kie mi situas en Esperanto, kaj tiu de gramatika ĝusteco en la germana, troviĝas tiom da bariloj, da malpermesoj aŭ da nesekura grundo, ke mi ne sukcesas atingi ĝin. En Esperanto, mi sentas min libera kiel infano ankoraŭ ne lernejdeva, por kiu uzi lingvon estas luda agado, kiu kreas ludante, kaj kiu ne zorgas pri tio, ĉu la vortoj, kiujn li naskas, konformas aŭ ne al iu normo senrilata al la bezonoj de komunikado.
Konkludo
Esperanto prezentas multajn avantaĝojn al tiu, kiu aliras ĝin verkiste. Certe, ĝia baza vortprovizo estas multe pli limigita ol tiu de la angla aŭ de la franca. Sed tiun malplion vaste kompensas du faktoroj: unue, la senlima kombinpovo ebligas vortigi la konceptojn produktante spontane elpensitajn diraĵojn ofte elvok-riĉajn, kaj due, la ĝenerala etoso de libereco ofte ebligas esprimi per plej simplaj rimedoj nuancojn alilingve neformuleblajn.
Kiom koncernas la afekciajn kontentigojn, kiujn la legantaro havigas al Esperanto-verkisto ne estas ĉi tie la loko por ilin mencii. Mi tamen diru, ke ege plezurigas la konstato, ke oni estas komprenata je nivelo tiel vaste interkultura. Eĉ se la eldonnombro de verko estas modesta, la fakto ricevi leterojn de legantoj el Mongolio aŭ Argentino, el Islando aŭ Irano, kreas gojon eble infanecan, sed ne pro tio malpli ĝuindan. Tiu ĝojo grave rolas en la dankosento, kiun Esperanto-verklsto ne ĉesas percepti en si rilate al la tiel fleksebla esprimilo, kiun la socilingva historio de la homaro donacis al li.