Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

ISSN 0165-2524

Universala Esperanto-ĥsocio


Esperanto

kaj la estonteca

plurlingvismo

Rotterdam 1994

Diskuto kun Umberto Eco

Esperanto-Dokumento 32E

Esperanto-dokumentoj priskribas la laboron, organizon, kulturon kaj historion de la Esperanto-movado. Ili aperas unuavice en Esperanto kaj en la angla kaj franca lingvoj; laŭ la ebloj aperos similaj serioj ankaŭ en aliaj lingvoj. La enhavo de la diversaj serioj ne estas identa. Ĉi tiu serio anstataŭas tiujn dokumentojn antaŭe eldonitajn de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), kiuj pritraktis la Esperanto-movadon.

Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko estas permesita, kondiĉe ke la fonto estu indikita.

La dokumentoj estas aboneblaj ĉe la landaj kotizperantoj de UEA aŭ rekte ĉe la eldonejo: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Abono validas ne por difinita periodo sed por fiksita nombro de dokumentoj. La abonprezo de 46 guldenoj ampleksas 10 dokumentojn en unu serio (Esperanta, franca aŭ angla).

La prezo de unuopa dokumento estas 4,80 guldenoj. Ekde tri ekzempleroj de sama dokumento unu ekzemplero kostas 3,20 guldenojn. Por grandaj kvantoj oni povas peti de UEA oferton pri aparte favora prezo. Al la prezoj aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 5 guldenoj) kaj por klientoj en la Eŭropa Unio 6% por la enlanda imposto.

Redaktoro: Thomas Bormann

Esperanto-Dokumentoj, n-ro 32A (1994)

ESPERANTO KAJ LA ESTONTECA PLURLINGVISMO

Diskuto de Umberto Eco kun Istvan Ertl kaj Fran^ois Lo Jacomo, la 20-an de januaro 1993, en Parizo

Konata de vasta publiko, interalie pro sia romano La Nomo de la rozo (1980), kaj de la sciencistaro pro gravaj semiotikaj verkoj, Umberto Eco postenis, dum la universitata jaro 1992-93, en Eŭropa Katedro de "College de France" (plej prestiĝa instruejo en Francio), kun prelegserio pri "la serĉado pri perfekta lingvo tra la historio de la eŭropa kulturo" (la rezultinta verko, aperinta en la itala kun la titolo La Ricerca della lingua perfetta, publikiĝis ankaŭ en la germana, la hispana, la franca,1 kaj aperos angle kaj hungare).

Pro tiu temo, li nepre aludis la demandon pri Esperanto, kaj multaj esperantistoj interesiĝispri lia vidpunkto. La 20-an de januaro 1993, li konsentis jenan longan diskuton kun Istvan Ertl, redaktoro de la revuo de UEA Esperanto, kaj Frangois Lo Jacomo, Pariza lingvisto, membro de la Akademio de Esperanto; multajn temojn nipriparolis koncerne la internacian komunikadon, ne limigante nin al Esperanto mem: ekzemple ni unue pritraktis la tradukadon, kiuparadokse sajnas necesa kondiĉo por ekzisto de universala "ne perfekta" lingvo.

Eco: Mi diru, ke unuafoje en la historio oni pritraktas laŭ rigora maniero la problemon de tradukado, kiu estis, ĝis nun, filozofia sed nebula demando. Nur nun ekaperas, ekzemple, la problemo de font-orientita kaj cel-orientita traduko,2 tre gravaj nocioj ...

Kaj — tion mi pliprecizigos dum mia morgaŭa lekcio — mi opinias, ke por vi la problemo de tradukado estas fundamenta. Car Esperanto povas ekzisti nur se oni agnoskas la principon, ke ja eblas traduki: jen precize mia aktuala temo. Se ekzistus perfekta lingvo, ĝi estus la parametro por ĉia ebla traduko. Sed pro la fakto, ke ne ekzistas parametra lingvo, eblas traduki al Esperanto aŭ el Esperanto al aliaj lingvoj nur se eblas traduki de iu ajn lingvo al iu ajn lingvo. Estas ja paradokso, ĉar la principo mem de tradukado devus malpliigi la rolon de Esperanto: se eblas traduki inter la diversaj lingvoj, ne necesas interlingvo. Tamen interlingvo povas ekzisti nur se ja eblas traduki, mi diru ne nur inter la franca kaj la itala, sed inter la hopia kaj la japana; alikaze, ĉio ĉi disfalas.

Перейти на страницу:

Похожие книги