Mi ne scias, ĉu temas pri absoluta regulo, sed estas mia impreso: ĉiam estas pli forta lingvo, la ĉirkaŭa lingvo. Kompreneble, se la infano estas enŝlosita en sia domo, kie li parolas unu solan lingvon, ne rajtante eliri surstraten, eble la alia lingvo estos pli forta. Tamen mi opinias, ke ĝenerale tio ne okazas.
Eco:
Ne, tio rilatas al la fakto, ke la granda esperantista grupo povas fariĝi, por kelkaj personoj, grupo al kiu oni afekcie ligiĝas.Kaj mi mencios du strangajn fenomenojn: mi konstatas, ke dum la dudek lastaj jaroj ĉiujn semiotikajn verkojn miajn mi verkis unue anglalingve, pro praktikaj kialoj. Pro tio, ofte okazas, kiam mi pripensas teorian problemon, ke mi pensas pri ĝi anglalingve, precipe se ĝi rilatas al unu el tiuj verkoj. Aliflanke, en Usono mi konatiĝis kun homoj, kun kiuj mi parolis franclingve okaze de nia unua renkontiĝo: antaŭ kelkaj tagoj, mi renkontis ĉi tie unu el tiuj usonaj amikoj, kaj ni tuj parolis france. Do kreiĝas specialaj afekciaj situacioj.
Iam mi diris dum lekcio: "Interlingvo ĉiam estos nur por publikaj rilatoj, neniam estos gepatra lingvo", mi eĉ aldonis ŝerce: "Neniam oni amoros per interlingvo". Kaj mi ricevis letereton, iom embarasan, de studentino diranta: "Sinjoro, vi malpravas. Tre bone eblas amori en la lingvo Esperanto". Mi ne sciis, ĉu temas pri propono, ĉar ŝi aldonis: " ... mi faras tion". Post ioma tempo ŝi demandis min, kion mi respondas al ŝia letereto. Mi diris: "Ja evidentas, ke se du geinstruistoj pri la helena lingvo enamiĝas, eble ili amoros en la helena, ĉar estos ilia maniero krei sian sekretecon".
Ne eblas do ekskludi la eblon, ke kun iu persono mi amoru nur pollingve, pro, mi diru, afekciaj kialoj, se konvenas tia esprimo. Kaj se veras, ke ekzistas afekcia ligo kun la esperantista komunumo, eblas kompreni, ke esperantistoj amoras Esperante. Sed refoje temas pri afekcia specialiĝo.
LA ŜANCOJ DE ESPERANTO