Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Lo Jacomo: Tio ĉi pensigas min pri tre ĝenerala problemo: ĉu la sistemo servu la individuon aŭ la individuo la sistemon? Koncerne lingvojn, ĉu ni diru, ke individuo apartenas al lingvo aŭ lingvo al individuo? Car opiniante, ke lingvo apartenas al individuo, ni forigas la neceson plani fremdlingvan instruadon, necesas proponi la eblon studi ĉiujn lingvojn, kaj fidi la merkatajn leĝojn ...

Eco: Sama kontraŭdiro ekzistas inter inklina elekto kaj gvida plano en universitata instruado. En Italio, tipe, grandega kvanto da studentoj elektas la fakon beletro-filozofio — kredante ĝin pli facila —, aŭ eĉ juron ... kaj ili utilos je nenio, ĉar ne estas sufiĉe da postenoj, dum mankas ekzemple geologoj.

Ne eblas kontraŭi personajn inklinojn: se iu devigus min studi geologion anstataŭ filozofion, mi estus tre malfeliĉa. Sed eblas konstrui instigajn planojn: se vi ne havas sufiĉe fortan inklinon — mi ja havis sufiĉe fortan inklinon al filozofiaj studoj, sed inter la centoj el miaj studentoj, kelkaj venis tien pro pura hazardo —, tiam mi instigas vin iamaniere studi geologion.

Vi vidas, ke tiel eblas samtempe respekti ĉies inklinon kaj plani la fremdlingvan instruadon ne estante diktatoroj. Same kiel eblas, ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto en Italio9, instigi al uzado de neĉefaj vojoj, sciante ke alikaze estos kelkaj centoj da mortintoj pli. Neniun oni devigas uzi la neĉefan vojon, sed oni reklamas ĝin dirante: ha, kiel bele sur neĉefa vojo, kiel pli trankvile ... kaj tio pli-malpli funkcias, kelkaj personoj diros: konsentite, tion mi elektas. Samon eblus fari koncerne lingvojn.

PLURLINGVISMO KAJ MONDPERCEPTO

Ertl: Sajnas al mi, ke la graviĝanta ideo nuntempe, koncerne edukadon, estas plurlingvismo. Claude Hagege, ekzemple, pledas por ĝi en sia lasta verko.10 Sed mi diru, ke temas pri eliteca vidpunkto. Simpla aserto, ke necesas lerni plurajn lingvojn, entrudus laŭ mi tiom da sanĝoj en la edukan sistemon, ke inercia sistemo ne kapablus adaptiĝi, aŭ ne kapablus fari tion ene de la necesaj templimoj.

Eco: Ni tamen distingu, kio estas saĝa, kio estas ebla kaj kio dependas de la inercio de la sistemo. Estas klare, ke ĉie en la mondo oni instruas lingvojn plej aĉe, freneze . oni komencas kiam la knabo aŭ knabino estas 14- aŭ 15-jara, kvankam la ĝusta aĝo por eklerni lingvon estas la 3-jara aĝo. Pro la freŝeco de 3- aŭ 4-jara infano, se oni kontaktigas lin kun fremda lingvo, pŝŝtl! post du monatoj li kapablas paroli . Do eblus pripensi enkondukon, mi emus diri en antaŭlernejo, almenaŭ en elementa lernejo, de fleksa instruado de fremdlingvoj, kiu celus, ne ke post tio la infanoj scipovu la lingvojn, sed ke ili sciu pri la diferenco inter la lingvoj, sciu ke ili estas diversspecaj .

Ertl: . sentivigon .

Eco: Tion mi konsentus. Iom malpli da geografio: nuntempe televido jam sciigas, kie situas Kalikato kaj kiel nomi©as la iraka ĉefurbo — sciaĵoj, kiujn mi ja devis studi, dum nunaj buboj lernas ilin televide —, kaj pli da lingvoj en la lernejo. Ni tiel havus generacion plurlingvan ne en la senco, ke ©i ja scipovus plurajn lingvojn, sed laŭ kultura vidpunkto, generacion sciantan, ke iu vorto estas nur unu inter pluraj direbloj .

Mi opinias, ke eĉ por esperantisto tio povus esti maniero pli bone prepari homojn akcepti eĉ interlingvon. Kaj atinginte tion, kial ni ne instruu al knabo, inter aliaj lingvoj, ankaŭ kelkajn nociojn pri Esperanto? Komencante tre, tre, tre frue, antaŭ ol li kapablas lerni aritmetikon aŭ historion, ĉar tiam estas ja la konvena a©o! Tia plurlingvismo, ne la plurlingvismo de poliglotoj, sed tiu de kulturuloj, pro kiu mi konas kelkajn vortojn el la rusa — kvankam mi nenion komprenas nek parolas, tio ja helpas, en kelkaj situacioj, kompreni la rusan spiriton —, ŝajnas al mi sufiĉe defendinda.

Перейти на страницу:

Похожие книги