Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Cetere, kvankam mi akceptas la starpunkton de Whorf, ĝin mi akceptas nur modere. Ni ĝissate aŭdis la nepre pritraktendan ekzemplon koncerne la eskimojn kun siaj kvar vortoj por neĝo: se vi klarigas al iu eskimo, ke por vi temas pri la sama neĝo, li tre bone komprenas. Tio signifas, ke se ja ekzistas ia skafaldo konstruita de la lingvo, same ekzistas konstanta metalingva13 eblo eliĝi el ĝi. Alie, Whorf tute ne kapablus klarigi al ni, kial la hopioj rezonas alimaniere, kvankam, post kiam ili eniĝis la angloparolantan komunumon, eĉ se ne plene integritaj, ili komprenas pli-malpli la rezon-manieron de la angloparolantoj.

Tiel, ke la Whorf-an koncepton, kiun ni ja konsideru serioza, mi ne akceptas tiel komplete kiel Quine14; ekzemple lian ĉioman, totalan vidpunkton pri neebleco de radikala tradukado. Jes ja, se "radikala traduko" signas teorian nocion, radikala traduko inter lingvoj ne eblas. Sed praktike, nu, oni elturniĝas.

Ekzemple mi ofte asertas, ke probable 80 aŭ 90% de la homaro legis

Milito kaj paco de Tolstoj en traduko. Tio ne malhelpas, ke kunigante japanon kaj svedon, kaj paroligante ilin pri Milito kaj paco, oni konstatas, ke kun konvena proporcio ili havas la samajn ideojn kaj la samajn reagojn. Kompreneble, ili maltrafis kelkajn stillertaĵojn, sed praktiko instruas, ke oni elturniĝas, do ke tradukado eblas.

Tamen per tio mi ne prirespondis vian demandon: ĉu Esperanto estas malpli dogmeca ol aliaj lingvoj .

Ertl: Ni ja scias, ke Esperanton vi ne praktikis, kaj do ĉefe teorian vidpunkton ni atendas de vi. Sed, laŭ teoria vidpunkto, ĉu vi konsentas, ke internacia helplingvo, kia ajn ĝi estus, eĉ se natura lingvo, devuspli taŭgi por interpretado de aliaj vidmanieroj al la mondo? Mi ja celas, ke se oni akceptus, ekzemple, la anglan, la portugalan aŭ alian lingvon kiel internacian ĉeflingvon por ĉiuj interrilatoj, ĉu oni devus percepti la mondon pli portugale, pli angle ...?

Eco: Jes.

Ertl: Sed principe povus estiĝi intersanĝejo pli neŭtrala, la lingvo mem devus esti pli taŭga por interpretado de aliaj lingvoj. Cu utopie?

Eco: Ne! Refoje tio ŝajnas al mi pli praktika ol teoria eblo, pro la principo: se Esperanto estas lingvo, ĝi ankaŭ estas vidmaniero al la mondo. Sed nu, se specialiĝas tiu ĉi lingvo, se ĝi fakiĝas kiel konstanta tradukejo de aliaj lingvoj, kiel renkontiĝejo, tiam mi opinias, ke ĝi povus pli ol alia taŭgi por kompreno kaj komprenigo de la diversaj vidpunktoj. Gi povus fariĝi Honkongo de la situacio — aŭ Kasablanko, por fideli miajn amojn. Ekde kiam urbo iĝas internacia interŝanĝejo, estas normale, ke tie ĝermas eblo je pli profundaj kontaktoj kun malsamaj kulturoj ... Fakte, mi kredas tion praktike ebla.

Lo Jacomo: Kion vi opinias pri la distingo, kiun kelkaj lingvistoj kiel Claude Hagege proponas inter la angla kaj la uson-angla, dum aliaj rifuzas ĝin? Cu laŭ vi temas pri la sama lingvo, aŭ pri malsamaj lingvoj?

Eco: Vi ja scias, ke tre malfacile estas por lingvistoj proponi distingon inter lingvo kaj dialekto, kaj difini, kiam dialekto akiras lingvan rangon.

Cu la venecia estas lingvo? Sociologie eblas respondi: ĝin oni uzis en la tempo de la Venecia Respubliko por oficialaj aktoj, kaj literaturo ekzistas en tiu ĉi lingvo, tiel ke la venecia ja estas lingvo, dum la dialekto de mia urbo ne estas tia: ĝi havas tro malmulte da literaturo kaj ĝin oni neniam uzis en oficialaj dokumentoj; temas leksike pri parazito de la itala.

Tamen, laŭ mi, la uson-angla kaj la angla estas ja la sama lingvo, kun eĉ ne dialektaj, sed nur stilaj diferencoj.

Lo Jacomo: Kaj koncerne la percepton de la mondo, ĉu ili kunhavas la saman mondo-percepton?

Eco: Nu . se agnoski, ke lingvo diktas aŭ favoras mondpercepton, ni agnosku la ideon, ke tion ĝi faras tra siaj sintaksaj strukturoj, tra la riĉeco aŭ malriĉeco de sia vorttrezoro, aŭ eĉ tra prononcado, akcentado kaj amaso da aliaj ecoj. Probable do ekzistas Oksforda percepto de la mondo malsama ol la mondpercepto de la angla parolata en Teksaso.

Перейти на страницу:

Похожие книги