Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Lo Jacomo: Esperanton eblas konsideri diversmaniere: unue temas pri projekto, poste pri lingvo, kiu transiris tiun ĉi projektan staton akirante lingvistikan civitanecon, interalie pro la problemo de la evoluo de Esperanto - projekto mem ne evoluas, dum Esperanto estas ja lingvo, kiu evoluas eĉ ne rimarkate. Krome, eblasparolipri la fenomeno, pri ĉio sociologie kajpsikologie ligita al Esperanto kaj la kialoj de ĝia funkciado. Kiu el tiuj ĉi diversaj aspektoj aparte interesas vin?

Eco: Ne estas facile por mi respondi. Car kiam mia amiko Zinna faris la Hjelmslevan analizon de Esperanto,17 mi eksciis aferojn, kiujn mi ne konis. Sekve, Esperanto povus interesi min iam kiel mekanismo, tra sia lingva aspekto. Sed ©is nun, tian laboron mi ne faris sufiĉe.

Kompreneble, ©i pli interesis min pro siaj historio kaj ideologio, kiuj per si mem estas interesaj fenomenoj. Kaj jen la miskonata flanko. Homoj daŭre pensas pri Esperanto kvazaŭ proponata ilo: ili nenion scias pri la ideala impulso, kiu animas ĝin. Mi demandas min, kial oni tiom malmulte konas ĝin, ĉu pro via kulpo?

Same kiel estas malmulte da personoj, kiuj konas la pensojn de Kantio, same malmultaj konas la esperantistan ideologion. Sed ekzemple mi iĝis kaptita legante la biografion de Zamenhof pli ol legante la gramatikon de Migliorini.18 Kio signifas: eble indus pli bone konigi ĝin ... Kial neniam troviĝis — dum ekzemple pri la historio de s-ino Curie ja estis ĵusa filmo — filmo pri tiu persono? Mi ja demandas min, ĉar li ja estas sufiĉe fascinanta por krei historion.

Lo Jacomo: Eble pro mona problemo ...

Eco: Ne tion ĉi ni debatu. Nu fine, responde al via demando, la historia- ideologia flanko de Esperanto restas draste nekonata.

Ertl: Cetere ni diru, ke ne nepre pro ideologiaj kialoj oni iĝas esperantisto. Eble ni konsideru paralelecon inter juda identeco kaj esperantista identeco: ne eblas diri, ke ekzistas aro da devigaj kriteriojpor esti judo. Same pri Esperanto. Eblas esti esperantisto, ĉar ĝin oni parolas, sed ankaŭ se ĝin oni malbone parolas, tamen akceptas ĝiajn idealojn. Vi eble opinias, ke ja la idelogio ...

Eco: Ne, "ideologion" mi celis kun tre vasta senco, kiel aron da ideoj, opinioj, mi diru ... Mi estas kolektanto de malnovaj libroj. Estas ja ideologio de kolektantoj de malnovaj libroj. Tion oni faras pro kelkaj kialoj: la beleco de la objekto, la emo al esplorado, ia rilato estiĝanta inter kolektantoj kaj librovendistoj, oni korespondas. Estas ideologio . . . ja tre limigita, sed sufiĉa por krei amikecojn kaj eblojn interkompreniĝi. Kaj do, "ideologion" mi ne celis kun senco .

Lo Jacomo: . dogma .

Eco: . dogma. Prefere mi celis la sencon, kiun angloj kaj usonanoj donas al philosophy, parolante pri la philosophy de firmao, philosophy de skolta asocio ... Mi diru, ĝenerala orientiĝo konsistanta el afekciaj kaj intelektaj eroj. Kaj mi insistu, ke kun tiu ĉi senco, ekzistas ja ideologio de Esperanto. Alikaze ne estus ĉiuj ĉi revuoj ktp., nur estus vendado de lernolibroj, kaj jen ĉio. Eĉ la ideo traduki ĉiujn verkojn de la monda literaturo devenas de ideologio, ne de praktika neceso. Mi vidis, ke oni tradukis Giacosa aŭ De Amicis:19 ne diru al mi, ke la mondo bezonis tion ... Traduki Giacosa, malgravajn verkistojn, estas elemento de ideologio . tute ne komparebla kun tradukado de la Enciklopedio aŭ de Sekspiro.

Перейти на страницу:

Похожие книги