Eco:
En tiu ĉi kazo, mi taksas la diferencon malpli lingvistika ol socilingvistika en la senco de Bernstein.16 Ekzistas diversaj niveloj de lingva uzado, sed estas evidente, ke la itala de senkulturulo estas malsama ol la televida itala nun parolata. Temas pri sociaj, stilaj diferencoj, ja tre gravaj sed, mi emus diri, ne vere lingvaj.Ci-rilate, mi spertis ion pasintsemajne. En Italio, oni enkondukis samtempan elsendadon de punprocesoj. Temas pri juĝisto, kiu nuntempe estas la itala heroo, ĉar li enkarcerigis ĉiujn, oni elsendis proceson kies prokuroro li estis. Estis mizera proceso de familio da friponoj, kiuj konfuze interbatalis, ino mortis, en situacio ... unu estis drogulo, la alia . . . nu do, jen la situacio. La prokuroro parolis italan lingvon, kiun kritikistoj ne taksis bona; konkretan italan li parolis: "Respondu, ne respondu, mi volas scii tion". Kaj la alia, la fripono, kiu jam spertis karceron, profesia rabisto el la kanajlaro, parolis la televidan italan. Kiĉan sed tre elegantan . kun ĉiuj kliŝoj uzataj por amora rilato, belan .
Li klarigis sian situacion, tiun de sia familio — stranga familio, en kiu mi ne komprenis kiu amoris kun kiu, iel interplekte . . . — dirante: "Ah, il nostro era un rapporto stupendo!
[Ah! nia rilato estis eminenta]". Tiajn vortojn oni uzas en la sentimentala gazetaro. Ambaŭ parolis itale, sed la akuzato, socie suba, parolis ŝajne pli elegantan italan, pli bele strukturitan. Tiu ĉi falsa kaj artefarita itala, la itala de la sentimentala gazetaro, fariĝis por li maniero percepti la mondon, aŭ eble maniero malpercepti ĝin. Anstataŭ diri: "mia edzino estis putino, ŝi amoris kun mia kamarado", li diris: "eminenta rilato".Mi celas, ke montriĝis du mondperceptoj interne de unu lingvo, kiuj diferenciĝis je stila nivelo, kun jena paradokso ke, ĝis hieraŭ, la pli eleganta lingvo estis parolata de tiuj, kiuj havis la povon, kaj la pli malriĉa de la mizeruloj, dum subite parolis la pli artefaritan kaj elegantan lingvon la mizerulo, kvazaŭ simbole de sia mizereco.
LA FENOMENO ESPERANTO
Eco:
Jen la alia flanko de la problemo, kaj unu el miaj malkovroj dum la menciitaj lastaj ses monatoj estis precize tiu ĉi. Mi ja agnosku, ke kompare kun aliaj projektoj je perfekta lingvo (unue perfekta, poste internacia lingvo), ekzistis malantaŭ Esperanto ideologio, pacema ideologio, kiu ludis gravan rolon: ©i klarigas, kial tiu ĉi lingvo rezistis dum la aliaj fiaskis. Ja estas vera, sociologia konstato: ekzistas esperantista "religio", kiu puŝas la homojn lerni kaj paroli la lingvon, dum ne ekzistas volapuka "religio", nek ida nek .Tion ĉi mi provis kompreni kaj klarigi. Tio devenas klare de la personeco mem de Zamenhof, de la socia, kultura kaj rasa situacio, en kiu li naski©is. Jen elemento laŭ mi tre atentinda, kiu klarigas la disvasti©on kaj la rezistemon de la lingvo.
Estas vere, ke same kiel barbaro estis instigita lerni la latinan, ĉar ©i estis maniero fari©i Romia civitano, sekve enkonduki©i en revindan civilizacion, same povas esti idealaj impulsoj logantaj al lernado de iu lingvo, kaj certe pli fortaj ol tiuj, kiuj hodiaŭ kondukas nin al lernado de la angla, kies kialoj estas nur praktikaj. Tio grave rolas.
Ciam fascinas min la fervoro rimarkebla ĉe studentoj pri la itala en usonaj universitatoj. Kial do usonano devus dediĉi sin al studado de la itala? Malantaŭ tio mi malkovras fortajn idealajn impulsojn: historio pri arto, strebo kompreni kelkajn aspektojn el ©i; la itala estas la lingvo, kiu ebligas kompreni la skribajn verkojn mem de Rafaelo ... Estas do foje, eĉ ofte, idealaj kialoj por lernado de lingvo, evidente.