Ekzemple, mia gepatra lingvo estas la hungara. Tradukante el la hungara, plej ofte, mi povus konservi la saman vortordon. Sed tio ne nepre estas stile ideala. Mi celas, ke bona tradukisto, kiu tradukas en Esperanton, ĉiam klopodas trovi ekvilibron inter kohereco de la origina teksto kaj la normoj de Esperanto. Sed tiuj ĉi normoj estas malpli rigidaj ol en aliaj lingvoj.
Eco:
Kaj diru, se mi legos vian Esperantan tekston hungare pensitan, ĉu mi havos la impreson, ke estas malbone verkita teksto, aŭ ĉu mi povos tre bone kompreni senembarase? Kion vi spertas?
Ertl:
Jen la demando. Tio krome dependas de la kapablo de la tradukisto: kion li lernis, kion li legis. Se li legis 200 esperantlingvajn librojn, li posedos bonan stilan ekvilibron. Tamen mi donu konkretan ekzemplon:
Eĉ en Esperanto, la normala vortordo estas: Subjekto - Verbo - Objekto: Mi — amas — vin.
Se mi diras: Mi — vin — amas, mi iom akcentas "vin", tamen ne nepre. Kaj jen kusas tikla punkto de Esperanto: ĉar eĉ inter la bonaj Esperanto-parolantoj, kelkaj ne konsideros la vortordon: Mi — vin — amas akcentita. Al ili ĝi aspektos natura, eble ĉar en iliaj gepatraj lingvoj tia estas la natura vortordo. Mi opinias, ke temas pri tikla punkto.
Tio dependas krome, mi diru, de la sociologia dispartiĝo de la esperantistoj. Iuj uzas bonan stilon, aliaj ne tre, tiuj ĉi estaspli influataj de skemoj el la propra lingvo.
Lo Jacomo:
Fakte temas pri problemo je toleremo. Multaj lingvistoj rimarkas, ke en Francio, kie plurlingvismo estas konsiderata kiel escepto, oni opinias, ke normala homo scipovas unu lingvon. Tamen tiu ĉi situacio estas mem iel escepta, tiusence ke en la plejmulto el la landoj tra la mondo oni konsideras normala scipovon de pluraj lingvoj, oni scias ke la saman aĵon eblas nomi per pluraj vortoj, eĉ se temas nur pri dialektaj variaĵoj: neniel mirigas, ke sama objekto havas plurajn nomojn. Sed ja en Francio tio mirigas, ĉar nin oni edukis kun tia konformismo ...Eco:
Same en Anglio. Francio kaj Anglio.
Ertl:
Krome estas la konceptopri la "ĝusta vorto".20
Lo Jacomo:
Mi tute ne estas spertulo pri la angla lingvo - sed iu rimarkigis, ke pri parolmaniero la francoj multe malpli toleras erarojn ol la angloj. Se via angla lingvo estas komprenebla, tiuj ĉi ne riproĉas viajn erarojn.Eco:
Ne. Usonanoj sendube. Angloj, antaŭ dudek jaroj, ankoraŭ estis tre postulemaj; nun ili tute rezignis kaj tiusence usoneciĝis. Grandega estas la toleremo.
Lo Jacomo:
Nu precize, ankaŭ en Esperanto estas tia toleremo. Kaj iu rimarkigis, ke tie eble kusas unu el la kialoj, pro kiuj la angla disvastiĝis pli ol la franca. Nome la fakto ke en la koloniitaj landoj homoj ne kuraĝis paroli franclingve, ĉar ĉiufoje, kiam ili eraris ...