Eco:
. . . ili estis diskriminaciataj.Eco:
Tion mi taksas vera. Alia kialo estas, ke en la angla, por ĉiu aĵo estas preskaŭ ĉiam du vortoj: latina radiko kaj anglo-saksa radiko. Tio ebligas al homoj el malsamaj lingvaj tavoloj paroli ĉiu sian anglan. Ekzemple, kiam mi prelegas anglalingve, mi ĉiam impresas kiel tre kulturita persono. Kial? Ĉar instinkte mi elektas la vorton kun latina radiko, kiu estas kulture elstara. Sekve, mi impresas kvazaŭ mi konus pli da vortoj, dum mi fakte konas malpli, sed mi elektas la pli malfacilajn, kiuj por mi estas la pli facilaj.Fakte . . . mi opinias, ke estus pli malfacile fari piĝinon21
el la franca lingvo. Estas ja kreolaĵoj ... sed oni efektive sukcesis, per piĝino, fari el la angla aglutinan lingvon. Piĝino enhavas aglutinan principon. Tio ne eblus kun la franca, nek kun la itala, verŝajne ankaŭ ne kun la germana.Rimarku la kapablon de la angla lingvo, tre unusilaba, elfari onomatopeajn neologismojn (splashdown,
22 aŭ similaj aferoj). En la franca kaj en la itala, tio levus problemojn. Do probable ekzistas internaj kialoj por la fleksebleco de la lingvo, kio igos malfacila anstataŭigon de ĝi.Eco:
Fakte mi estas lernanta. Tre amuza estas tiu ĉi intervjuo, dum kiu la intervjuato parolas malpli ol la intervjuantoj!Eco:
. sed interesa dialogo . ekzemple, mi ne pripensis la eblecon je inversigo de la vortordo. Mi ja komprenis, ke pro la akuzativo tio eblas, sed neniam mi pripensis la diversajn gradojn je toleremo.Cetere, venante ĉi tien vi ja sciis, ke mi ne estas spertulo pri Esperanto, kaj ke vi ne povas esperi mirigajn rivelojn.
Eco:
Jes ja . . . Mi scias, ke estas interese havi eksterajn vidpunktojn, kiuj ne estas dogme kontraŭaj .LA NACIA LINGVO