Sed koncerne vortojn pruntitajn de la angla lingvo, mi memoras ke, en mia infanaĝo, certaj damoj uzadis amason da francaj vortoj pro pretendemo al supera kulturo. Estis do invado de francaj vortoj, kiuj poste malaperis: la lingvo tre facile solvis la aferon.
LA TIMO AL LA ANGLA
Eco:
Fakte ne, la anglan mi ne timas, ĉar en mia profesio mi devis identigi ĝin kun interlingvo mia, do mi estas kontenta, ke mi kapablas verki artikolon en la angla, kvankam malbone, nu . estas toleremo . Kial do mi devus timi ĝin se, verkante romanon, mi rajtas verki itallingve? Mi ne estas obsedata de tio. La angla fariĝis la lingvo postmilita, la lingvo de la liberigo kontraŭ la faŝismo, la lingvo de la kino. La angla ne teruras min, kaj mi ne asertus, ke en Italio estas granda timo al la angla kiel interlingvo. Estas tro malmulte da personoj, kiuj parolas ĝin.Eco:
Estas fakto.En la pasinta jarcento, ne eblis fariĝi ambasadoro de iu lando sen scii la francan lingvon, tio absolute veras. Estas historiaj leĝoj, kiujn oni ne povas ignori. Peano volis trudi la Latino sine flexione
kiel sciencan lingvon . . . 31 Por plu vivi, la internaciaj Akademioj kaj la kulturaj raportoj probable bezonas unu solan sciencan interlingvon.Eco:
Mi ne instruu al maljuna simio kiel grimaci — laŭ la franca esprimo; en Italio, oni ne instruas al muŝoj kiel grimpi sur muro.33 Sed se mi estus esperantisto, mia ideo estus, ke ne tra la scienco, prilaborante Esperanton kiel sciencan interlingvon, oni sukcesos ... Prefere estos, iasence, tra la komunumoj, la junuloj, la bezono renkontiĝi ... nur poste ĝi povos iĝi scienca lingvo. Sed ne nur scienca ... Gis la komenco de tiu ĉi jarcento, oni ankoraŭ verkis disertaciojn en la latina en universitatoj, ĉar oni opiniis, ke la terminologio kaj ĉio bezonata troviĝas en tiu ĉi lingvo. Se do necesis tiom da jarcentoj por elimini la latinan kiel lingvon por disertacioj, imagu kiom por elimini la anglan kiel sciencan lingvon!Eco:
Mi ripetas, prenante la starpunkton de francoj, ke se oni batalos por igi aŭ reigi la francan samnivela kiel la angla, oni ne venkos. Venko prefere venos el estigo de plurlingva konscio, atentemo al diversaj lingvoj. Nur tiam la interlingva rolo de la angla povos malpliiĝi. Nuntempe, ne utilas diri: "mi volas verki mian artikolon en la franca lingvo". Ja kompreneble, se ĉiuj francaj sciencistoj verkus nur en la franca, la aliaj estus iom post iom devigataj eklerni la francan por scii pri la lasta malkovraĵo. Sed intertempe ili ne ricevus Nobel- premiojn, kio estus teruraĵo!