Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Temas pri la libroj: 1) Lamberti, Vitaliano: Una voce per il mondo. Lejzer Zamenhof, il creatore dell'Esperanto ("Voĉo por la mondo. Lejzer Zamenhof, la kreinto de Esperanto"). Milano: Mursia, 1991. 2) Migliorini, Elio: Manuale di Esperanto. Grosseto: CoEdEs, 1986.

Giuseppe Giacosa (1847-1906) kaj Edmondo de Amicis (1846-1908), italaj verkistoj, popularaj en sia epoko, el kies pluraj verkoj aperis Esperantaj tradukoj. Nun oni pli vaste legas nur la porinfanan Koro de Amicis (esperantlingve: 1936).

Pri la franca emo uzi pri ĉio la "ĝustan vorton" vd. Piron, Claude: La bona lingvo, Vieno-Budapeŝto: Pro Esperanto-HEA, 1989, p. 49-61.

Piĝino: "lingvo kiu ekestas kiam homoj el malsamaj lingvoj estas devigataj intertrakti" (Corsetti, Renato: "Andrea diras. . .", vd. punkton 4), kaj speciale tiu mikslingvo kun angla bazo kiu disvastiĝis en Azio. Kreolo: piĝino kiu "iĝas normale uzata en iu komunumo kaj transdonata de generacio al generacio kiel gepatra lingvo" (Corsetti, samloke).

Splashdown: alakviĝo de revenanta astronaŭta veturilo.

Salvi, Sergio: Le lingue tagliate. Milano: Rizzoli, 1975, pri la lingvoj de italaj minoritatoj. La titolon, kiu povas signifi "eltonditaj langof' aŭ "eltonditaj lingvof', ni eble povus mallerte redoni per "lingvoj por mutuloj".

Laŭ la libro de Eco mem (vd. punkton 1), kiu referencas al la verko Les langues vehiculaires ("La interlingvoj") de Louis-Jean Calvet (Paris: PUF, 1981): "dum la Konvencio [t.e. inter 1792 kaj 1795] la abato Gregoire rimarkigis ke dek kvin el la dudek ses milionoj da francoj parolas ankoraŭ lingvojn malsamajn de tiu de Parizo".

Komisiono devanta proponi la novan terminologion por kroata aviado (cetere gvidata de esperantisto) sugestis la neologismon zrakomlat ("aerdraŝilo") anstataŭ la ĝistiama helikopter, kio estigis viglan disputon.

La 5-an kaj 6-an de decembro 1992 Eco partoprenis la 5-an Internacian Kongreson de Hispana Asocio pri Semiotiko (vd. Esperanto, dec. 1992, p. 201).

La esprimon lingvovoreco uzas ekz. Andrea Chiti-Batelli en "Lingvo, potenco, hegemonio: Etnaj minoritatoj, internacia komunikado, eŭropa unueco", L'Esperanto, 3-4/1992, p. 17.

Frangla: la pamfleto Parlez-vous franglais? ("Cu vi parolas la franglan?") de Rene Etiemble en 1966 satire avertis kontraŭ leksika angligo de la franca lingvo.

Logiciel estas sukcesa francigo de la angla software (ambaŭ: softvaro).

Jacques Ruffie, franca biologo.

Latino sine flexione estas simpligita latino, kies planon la itala matematikisto Giuseppe Peano publikigis en 1903 en Torino.

Clauzade, G. kaj Roux, C.: Likenoj de Okcidenta Eŭropo : Ilustrita determinlibro. Royan: Societe Botanique du Centre-Ouest, 1985. 893 p.

Laŭ Zamenhof: "Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo."

Listo de la Esperanto-Dokumentoj

N-ro Titolo

Unesko kaj UEA, 1954-1974 (elĉerpita)

La kontribuo de Universala Esperanto-Asocio al la monda paco (elĉerpita)

Esperanto tra la etero, 1922-1975 (elĉerpita)

Enkonduko al Esperanto-studoj (elĉerpita)

Universala Esperanto-Asocio en la Internacia Jaro de la Virino 1975 (elĉerpita)

Internacia turismo de la parolantoj de Esperanto (elĉerpita)

Lingvaj problemoj kaj la Fina Akto (elĉerpita)

La lingva problemo en la Eŭropa Komunumaro (elĉerpita)

Esperanto kaj la pliaĝuloj (elĉerpita)

Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (elĉerpita)

La lingvo kaj la rajto je komunikado (elĉerpita)

La uzado de la internacia lingvo Esperanto kiel parta solvo de la lingvoproblemoj en internaciaj neregistaraj organizoj: kelkaj rekomendoj (elĉerpita)

La lingva problemo de la movado de nealiancitaj landoj

Rezolucioj de la 65a Universala Kongreso de Esperanto

Ses esplorcentroj pri interlingvoj

La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo

Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado. Raporto pri la 67a Universala Kongreso de Esperanto, 1982.

Lingvaj malhelpoj en rilato al la nova monda informa kaj komunika ordo

Monda Komunika Jaro: Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado

La oficiala situacio de la Esperanto-instruado en la mondo (2a eld.)

Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La lingva problemo en turismo

La soci-politika, pedagogia kaj kultura valoroj de Esperanto

La lingva problemo en scienco kaj la rolo de la internacia lingvo

Esperanto - lingvo de la natursciencoj kaj tekniko

Psikologiaj reagoj al Esperanto

Al unu lingvo por Eŭropo? La estonteco de la eŭropa Babelo

28-29. Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro

de Esperanto

Perkomputila tradukado: La revo kaj la realo

Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko: Intervjuo kun la franca lingvisto Andre Martinet

Перейти на страницу:

Похожие книги