Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Ertl: Niparolispri la timo al la angla. Laŭ vi, kial oni timas Esperanton? Kaj ĉu necesas timi Esperanton?

Eco: Mi ne opinias, ke ekzistas timo al Esperanto. Oni estas iamaniere ne interesata .

Ertl: ... prefere ne informata.

Eco: Jes. Prenu min kiel ekzemplon: antaŭ ol mi ja devis okupiĝi pri tio, por esti serioza, mi tute prifajfis tion. Fakte. Tamen mi estas ekzemplo de klera homo kun granda scivolemo .

Ertl: Kelkaj homoj opinias, ke lingvo nepre estu natura, kaj ke nur pro tio Esperanto neniam sukcesos venki.

Eco: Pri tio ni jam diskutis: eĉ se, ĝis hieraŭ, aspektis neebla uzigi artefaritan lingvon, tute povas esti, ke morgaŭ la situacio estos malsama.

Koncerne min, antaŭ ol mi ekhavis pli klaran ideon pri Esperanto, ĝia artefariteco ja ĝenis min, sed post kiam mi ekstudis ĝin, mi preskaŭ kredis ĝin natura lingvo, tiel ke la artefariteco de Esperanto pezas sur ĝia historion, ĝia deveno, sed ne nepre sur ĝia gramatiko. Oni ĉiam opinias, ke artefarita lingvo estas malplia lingvo, lingvo kiel "Me Tarzan, you Jane", kaj tio ne estas prava koncerne Esperanton.

NOTOJ

La ricerca della lingua perfetta. Bari: Laterza, 1993. Die Suche nach der vollkommenen Sprache. Munchen: Beck, 1994. La busqueda de la lengua perfecta. Barcelona: Cntica, 1994. La recherche de la langueparfaite dans la culture europeenne. Paris: Seuil, 1994.

La problemo de font-orientita kaj cel-orientita traduko: la demando, ĉu traduko devas prioritate peri ĉiujn ecojn de la originalo (eĉ koste de sia propra valoro kiel teksto en la cellingvo), aŭ plie celi, ke ĝi mem estu plenvalora teksto en la cellingvo (eĉ koste de malfideleco al la originalo).

Taeschner, Traute: The Sun is Feminine ("La suno estas ina"). Berlin: Springer- Verlag, 1983. La vorto por suno estas in-genra en la germana (die Sonne) kaj vir-genra en multaj aliaj lingvoj, i.a. la itala.

Pri la eksperimento vd. Corsetti, Renato: "Serĉataj: dudek gravedaj esperantistinoj" (Esperanto, nov. 1992, p. 186) kaj Corsetti, Renato - Csoke Csilla: "Andrea diras 'ti-ta'. Disaj observoj pri la kreoliĝo de Esperanto" (Esperanto, apr. 1994, p. 62).

La irlanda aŭtoro Samuel Beckett (1906-1989) verkis kaj angle kaj france.

Afekcio: "la sento de agrableco aŭ malagrableco kiu akompanas iun sperton." (C.J. Adcock: Fundamentoj de psikologio. Liege: Someraj Universitataj Kursoj, 1976.)

"Kiel ĉiu lingvo, Esperanto evoluas, ĉar ĝi funkcias, kaj eĉ la reguloj formulitaj de la kreinto aŭ registritaj en lernolibro ne povus malhelpi tiun evoluadon." Pri kelkaj problemoj de interlingvistiko: Intervjuo kun la franca lingvisto Andre Martinet (Francois Lo Jacomo, Detlev Blanke). Rotterdam: UEA, 1993. Esperanto-dokumento 31E.

Tiun argumenton de Bernard de Fontenelle (1657-1757), franca verkisto kaj filozofo, ehas d'Alembert en la enkonduka parolo al la Enciklopedio de Diderot.

Cirkaŭ la feria tago 15-a de aŭgusto (origine la festo de la ĉieliro de Maria) la aŭtomobila trafiko kaj la nombro de akcidentoj estas maksimumaj en Italio kaj en kelkaj aliaj landoj.

Hagege, Claude: Le souffle de la langue. Voies et destins des parlers d'Europe ("La spiro de la lingvo. Vojoj kaj destinoj de eŭropaj idiomoj"). Paris: Odile Jacob, 1992. Precipe p. 269-273.

Jan Amos Komensky aŭ Komenio (1592-1670), ĉeha filozofo, teologo, pedagogo kaj pioniro de la didaktika scienco.

Chomsky-aj arboj: la usona lingvisto Noam Chomsky (1928-) enkondukis novan aliron al sintaksa strukturo surbaze de arboformaj skemoj, taŭgaj por la naskiĝanta komputiko (Syntactic Structures, 1957).

Metalingva komunikado estas perlingva komunikado pri la lingvo mem.

Willard V. Quine (1908-), usona logikisto.

Aludo al eseo de Umberto Eco, Travels in Hyperreality ("Vojaĝoj en hiperrealo"), pri la kulto por la falso en Usono.

Basil Bernstein (1924-), usona socilingvisto.

La 18-an de decembro 1992, okaze de unu el la menciitaj seminarioj de Umberto Eco en College de France, Alessandro Zinna lingvistike analizis Esperanton, helpe de teorioj de la dana lingvisto Louis Hjelmslev (1899-1965), i.a. pri la rilato inter esprimaĵo kaj esprimato ("Prolegomenoj al teorio pri lingvo", 1943).

Перейти на страницу:

Похожие книги