Eco:
Jen interesa problemo. En mia lasta lekcio, mi menciis tiujn homojn, kiuj identigis la plurecon de la lingvoj kun la konsistigo de teritoriaj unuoj, tiel ke la lingvo utilis por konservi homojn sur la samaj teritorioj. Tio certe estis vera en la komenco, sed kio okazis dum la historio? Ekestis diversaj etnaj grupoj, kiuj lokis sin sur sama teritorio. En unua periodo, oni klopodis forviŝi ilian diferencon trudante al ili nacian lingvon. Hodiaŭ, oni malkovras, kion oni nomas "eltonditaj lingvoj": libro aperis en Italio pri La eltonditaj lingvoj,23 sed oni malkovras, ke tiuj ĉi eltonditaj lingvoj ne plu estas teritoriaj.Por ne paroli pri Bosnio kaj tieaj okazaĵoj, sufiĉas pensi pri la ĉeesto de araboj en Parizo. Do, en la tempo, kiam fariĝas tre komplika la panoramo, ĉar estas la problemo de la kunekzisto de la lingvoj interne de la sama teritorio, pli kaj pli grava fariĝas la demando pri la komuna lingvo. Mi ne aŭdacas diri, ke Bosnio elirus el sia krizo se ĉiuj eklernus Esperanton, tamen estas vere, ke hodiaŭ oni pli bezonas ĝin ol antaŭe. Antaŭe, franco el eta urbo parolis sian francan kaj rajtis ignori aliajn lingvojn. Hodiaŭ, tio pli kaj pli malveras.
Nov-Jorko, ekzemple, estas tipa kazo de teritorio kie kruciĝas multaj lingvoj. Ekzistas teritoria unuo nomata Nov-Jorko — tio estas difinitaj vivmaniero, laborebloj — kaj ĝi estas tiel forta, ke iuj homoj estas allogataj al Nov-Jorko kaj aliaj homoj forlogataj. Sed jen teritorio vivanta per la plureco de la lingvoj, kun la amalgama — ne nur supraĵe — angla lingvo, kiu tamen ne estas la lingvo de nov-jorkanoj. La lingvo de la nov-jorkanoj povas esti jen la itala, jen la korea . tamen krome ekzistas tiu komuna lingvo, kiun ili trovis kaj kiu estas kontentiga. Neniam esperu, ke vi povos trudi al nov-jorkanoj Esperanton anstataŭ la anglan. Sama lingva diseriĝo troviĝas sur aliaj teritorioj, kie ne estas baza lingva amalgamo. Vi ja pravas, temas pri nova fenomeno: la teritorioj eliris el si mem, la identeco "teritorio = etna grupo" komplete malaperis, kiel en Libano. Ni devos ĉu trovi solvojn, ĉu reveni al socia kaj kultura dispecigoj de la kontinento aŭ de la mondo.
Eco:
Precize al tio ĉi mi ĵus respondis: ne! ne plu eblas paroli pri naciaj lingvoj. La abato Gregoire diris en la fino de la 18-a jarcento, ke la franca estas lingvo parolata de kvinono de la loĝantaro.24 Iom post iom, ĝi fariĝis lingvo komuna kaj nacia. Sed nun, se ne koncerne la francan, almenaŭ koncerne aliajn lingvojn, kompleta estas la dispeciĝo. Naciaj lingvoj estis iluzio de naciaj ŝtatoj dum la tri-kvar lastaj jarcentoj, sed eble ili ne estos la morgaŭa realo.Enkonduku kelkajn milionojn pli da turkoj en Germanion kaj la lingva situacio fariĝos tre implika.