Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Lo Jacomo: Precize, Esperanto estas tia malofta lingvo, koncerne tradukadon, en kiu plejmulto el la tradukoj estas farita el la gepatra lingvo al Esperanto. Mi eĉ aŭdis profesian tradukiston aserti, ke por li estas pli facile traduki el la gepatra franca lingvo al Esperanto ol inverse. Kutime, koncerne tradukadon el unu lingvo al alia, oni ne asertas tion. Pro tio, esperantisto utiligas Esperanton por konigi sian propran identecon al la tuta mondo, t.e. precipe laŭ aktiva maniero. Tio komprenigas, ke oni klopodas traduki verkojn eĉprincipe malgravajn, sed konsideratajn de oni mem kiel gravajn: jen maniero esprimi sin.

Eco: Jes ja, kaj povas esti nerekta maniero uzi ideologion.

Lo Jacomo: Tie kusas la diferenco kun aliaj planlingvoj, esence pasivaj, kiel Interlingua. en kiuj regas la opinio, ke tra la mondo nur deko da personoj havas ion por diri, aliaj bezonas nur legi, kaj do se kvin miliardoj da homoj legas kaj dek verkas, jen universala lingvo: tia estas la ideologio de Interlingua. Kontraŭe al tio, Esperanto asertas: ĉiu ajn havas ion por diri. Kaj precize tie kusas la ideologio de Esperanto, kiu laŭ mi estas ligita al la koncepto "rajto je diferenco". Se ni ne estus malsamaj, nenion ni havuspor diri unu al la alia, sekve nia diferenco mem estigas la bezonon je komunikado, je esprimiĝo. Kion vi opinias pri tio?

Eco: Tre interese. Ion pli vi sciigis al mi . Nu, oni tradukas Giacosa kaj De Amicis ne nur por pruvi, ke la lingvo kapablas ĉion traduki, sed ĉar necesas doni al ĉiuj eblon esprimiĝi. Tion mi trovas tre interesa . . . tre ideologia! Estas ja filozofio ... Bedaŭrinde, tio funkcias nur por esperantistoj: mi celas, ke tradukado de Giacosa esperantlingven utilas nur al esperantistoj, ne al aliaj.

Ertl: Estas tamen izolaj kazoj, kie oni uzis Esperantlingvan tradukon por poste retraduki, sekve Esperanto funkciis kiel ponto .

Eco: . kiel peranto.

Ertl: Jes ja, peranto. Tio koncernis ĉefe la ĉinan lingvon, ekzemple, kaj lingvojn tute malgrandajn aŭ malproksimajn. Bedaŭrinde, tio okazas malofte.

Kaj mi opinias, ke tiu ĉi fakto, ke oni multe kaj sufiĉe facile tradukas en Esperanton el la propra lingvo, konsistigas, refoje, tre interesan esplortemon. Mi diru, ke lingvaj normoj en Esperanto estas malpli rigidaj ol en aliaj lingvoj, kio rolas jen bone jen malbone. Tradukante el iu lingvo, oni nepre trudas iujn normojn el tiu lingvo, tio rezultas el la malrigideco de Esperanto.

Перейти на страницу:

Похожие книги