Читаем Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo полностью

Lo Jacomo: Fakte, de kiam Kroatio apartiĝis de Jugoslavio, oni klopodis enkonduki novan kroatan lingvon, t.e. pli kaj pli diferencigi ĝin disde la serba lingvo. Neniu plu parolas pri la serbo-kroata lingvo, la serba kaj la kroata estas du lingvoj nun konsiderataj kiel malsamaj. Oni enkondukis novajn vortojn kaj, efektive, oni konstatas, ke tio funkcias, nome ke vortoj sajne mirigaj antaŭ unu jaro efektive eniris la kutiman parolmanieron.

Ertl: Ankaŭ eblus mencii la kazon de la slovaka lingvo, kiu iĝos pli kaj pli disa de la ĉeha lingvo, kaj eblus proponi amason da ekzemploj.

Lo Jacomo: Fine, sajnas al mi, ke nacioj klopodas apogi sian identecon sur lingvaj, religiaj kaj aliaj bazoj.

Eco: Jes ja, tamen ŝajnas al mi necesa distingi la etno-naciisman impulson unuflanke, kiu serĉas sian identecon tra sia propra lingvo, disde, aliflanke, la interplektiĝo pri kiu ni diskutis, pro kiu la teritorioj ne plu respondas al po unu lingvo. Evidente, estas normale, ke post ĉio okazinta en Ukrainio oni klopodas firme restarigi la ukrainan lingvon, aŭ ke eŭskoj luktas por lerni nur la eŭskan lingvon. Sed tio paralelas kun alia fenomeno: ke la koncernaj lingvoj interplektiĝas sur sama teritorio.

Mi estis en Galegio, kiel vi jam scias.26 Tie estas naciisma impulso provanta devigi la galegan. Dum la Internacia Hispana Kongreso pri Semi- otiko, iu plendis, ke la enkondukan prelegon oni ne faris en la galega, sed aliaj respondis, ke temas pri hispana kongreso kuniganta ĉiujn, kio pravigas la elekton de la komuna kastilia ... senfina diskutado. Nu, kion mi mal- kovris tie, subite, prenante turistajn broŝurojn kun teksto du- aŭ tri-lingva? Ke krom la obstina defendo de la propra lingva identeco, Galegio aspektas ankaŭ trilingva teritorio: kastilia, galega kaj iom da portugala eniĝanta. Vidu, estas du klopodoj sukcesantaj drame kunekzisti: la senindulga defendo de la propra identeco, kaj la akcepto, ke ne plu estas identeco inter lingvo kaj teritorio.

Ertl: Sekve, ĉu vi opinias, ke la lingvovoreco, pri kiu emasparoli, ekzemple, la esperantistoj en la itala Radikala Partio, lingvovoreco kiun ili atribuas al la angla lingvo, ne estas reala danĝero?27

Eco: Cu per "lingvovoreco" vi celas, ke ĝi disvastiĝas tra la tuta mondo, aŭ ke ĝi angligas la naciajn lingvojn mem?

Ertl: Ke ĝi angligas la naciajn lingvojn.

Eco: Ne, tion mi ne kredas, temas pri supraĵaj fenomenoj. Kaj mi opinias, ke la itala lingvo estos multe pli influita — nerekte — per la angla pro la komputiloj ol pro la enkonduko de novaj vortoj. Mi kredas, ke la francoj tro timas la franglan lingvon.28 Vorto alvenas: foje la lingvo glutas ĝin, ĝin reekzamenas, rekonstruas propramaniere; foje ĝi konservas ĝin dum unu sezono, ekestas modo, poste ĝi delasas ĝin.

Mia opinio pri la franca estas, ke la franca daŭre luktadis kontraŭ la frangla, dum la precipa modifo en la sintakso de la kulturita franca lingvo estis ja germaniĝo. La psikanalizo de Lacan, la penso de Heidegger igis, ke la hodiaŭa kulturita franca ne estas la franca de Kartezio. Gi estas ege pli kompleksa, pli serpenta. Tiun ĉi fenomenon de sintaksa germaniĝo neniu rimarkas en tiu ĉi lando. Ili zorgas pri anstataŭado de software per logiciel,29 dum fakte temas nur pri detalo.

Kaj sekve, kio modifos la italan lingvon? Mi konsciiĝas pri tio uzante komputilon. La itala, same kiel la franca, konsistas el amaso da adverboj, kontraŭigaj konjunkcioj: tamen, sed, nu, do . . . kiuj ne eblas anglalingve, kaj jen problemo por tradukado. Ce la komputilo, kiu ebligas verki teksterojn kaj poste aliordigi ilin, mi atentas, ke ne estu tiaj konjunkcioj komence de paragrafo, ĉar se mi devos aliloki la paragrafon, mi nepre kapablu ĝin rapide alkroĉi. Tio eble pliproksimigos mian sintakson al la angla lingvo. Kaj, post iom da tempo, ekestos venko de la paratakso super la sintakso.

Перейти на страницу:

Похожие книги