Ja estis argumento de Komensky,n
laŭ kiu eĉ Cicerono ne plene scipovis la latinan gramatikon. Temas ne pri plenplena instruado de la lingvoj, sed pri ludado je lingvo-komparo. Tre facilas, kiam oni instruas al iu la anglan lingvon, pere de Chomsky-aj arboj,12 profundaj strukturoj kaj sintaksaj diferencoj, montri, ke en la franca kaj en la hispana tio funkcias malsame. Persone mi opinias, ke paralela instruado de lingvoj ege gravas por koni la diversajn pensmanierojn. Poste, vi ja parolos nur unu lingvon, sed vi havos ideon pri la aliaj; kompreni kial la germanoj lokas la verbon en malsaman pozicion ol la francoj, estas esenca scio, eĉ se oni ne parolas la lingvon mem . . . mi mem ne parolas la germanan, sed mi havas ideon pri la sintaksa strukturo de la germana.Eco:
Kompreneble jes. Mi ja opinias, ke lingva talento similas matematikan talenton. Ekzistas homoj, por kiuj lingvoj ege facilas, kaj aliaj ne. Persone mi senkapablas pri matematiko: tio ne malhelpas, ke mi iom komprenas se temas pri kalkulado ktp ... aŭ eĉ se mi havas okazon legi tekston koncerne problemojn pri ĝenerala topologio: ne ĉion mi komprenas, sed la malmulto da matematiko, kiun mi lernis, ege malbone, ne praktikante, helpas min kompreni, pri kio temas.Same estus pri lingvoj. Se oni komencus jam en infanaĝo, estiĝus homoj kapablaj majstri plurajn lingvojn, aliaj ne. Sed al ĉi-lastaj restus pli-malpli gusto, odoro je plurlingveco, kio laŭ mi estas la esenca ilo de interpopola kompreno. Mi ne diru: de toleremo, ĉar tio ne veras, kelkaj interbuĉiĝis parolante la saman lingvon — kaj tio ja povus esti argumento kontraŭ la universala lingvo —, se konsideri la hispanan revolucion aŭ la usonan intercivitanan militon .
Eco:
Mi ne kapablas respondi, ĉar Esperanton mi ne parolas, kvankam ĝian gramatikon mi studis. Kiel kaj kiom lingvo strukturas onian vidmanieron, tion oni lernas iom-post-iome, parolante la lingvon kaj komparante. Mi do ne povus proponi al vi respondon. Mi povus konsenti, ke miksita, bastarda lingvo, kiel ajn vi nomus ĝin, kiu pruntis leksikajn kaj sintaksajn strukturojn el malsamaj lingvoj, reduktus la apartaĵojn de la fontlingvaj mondperceptoj. Sed se temas pri serioza lingvo, pri lingva universo, mi suspektas, ke iamaniere ĝi trudas ian vidmanieron. Mi ne scias kian, sed principe — laŭ pure teoria vidpunkto — ĝi ja devus trudi iun.